Je vous salue, Marie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Je vous salue, Marie
filmo
Originala titolo Je vous salue, Marie
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1985, 12 apr. 1985
Ĝenro erotika filmo, kristnaska filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Jean-Luc Godard
Produktisto(j) Jean-Luc Godard
Scenaro Jean-Luc Godard
Filmita en Ĝenevo
Loko de rakonto Svislando
Muziko de Johann Sebastian Bach
Rolantoj Juliette Binoche • Georges Staquet • Johan Leysen • Myriem Roussel
Produktinta firmao Gaumont 
Télévision Suisse Romande 
Channel 4
IMDb
vdr

Je vous salue, Marie (Mi salutas vin, Maria; en angla: Hail Mary; en germana: Maria und Joseph) estas franc-svis-brita filmo de 1985 reĝisorita de Jean-Luc Godard. Godard transmetas la kristanan historio de Maria kaj Jozefo de Nazareto kaj la Virgeco de Maria en la historio de la nasko de Jesuo en la nuntempo kaj en la ĉirkaŭoj de Ĝenevo, kie falta la kinisto estis edukita kiel juna protestanto. En duaranga intrigo, profesoro malakceptas la evolucion, nome la sciencan klarigon de la origino de la homo. Ĉar la filmo tuŝas katolikan dogmon kaj montras la protagoniston nuda, ĝi levis protestojn foje violentajn fare de katolikaj konservativuloj.

La ĉefa filmo de Godard estas antaŭata de kurto de ŝia kunulino Anne-Marie Miéville, titolita Le Livre de Marie dediĉita al la temo de la patrina amo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Rolle, svisa urbeto proksime de Ĝenevo. La juna Marie estas la filino de benzinejisto kaj ludas en korbopilka teamo. Lia fianĉo, Joseph, estas taksiisto, kun kiu ŝi ne havas ankoraŭ seksajn rilatojn. Joseph, estas moderna junulo, kiu havas duan rilaton kun Juliette. Tiu deziras profundigi ilian rilaton, sed Joseph montras malpli da intereso por tio. Iam, du misteraj eksterlandanoj alvenas aviadile: temas pri la Ĉefanĝelo Gabrielo kaj akompananto. Ili anoncas Marie, ke ŝi havos filon.

Krom la historio de Marie kaj Joseph, la filmo enhavas duarangan intrigon kiu tute ne rilatas al la ĉefa intrigo. Profesoro ne trovas konvinkaj la sciencajn klarigojn pri la origino de la vivo. Li konsideras, ke la evolua kaj hazarda disvolviĝo ne eblas. Por ilustri sian celon, li petas al studento havanta fermitajn okulojn manipuli Kubon de Rubik. La studento Eva indikas al li ĉu ĉiu movo estas bona aŭ malbona. En kelkaj minutoj, li solvas la kaprompilon de la kubo, kiu ne estus estinta ebla sen tiu helpo. Poste, la profesoro vizitas Eva ĉe ŝi. Ili filozofas kaj alproksimiĝas.

Marie akceptas la miraklon, kvankam ŝi povas nek kompreni nek klarigi. La ginekologo gapas kiam li konstatas, ke Marie estas samtempe virgulino kaj graveda. Siaflanke, Joseph pensas, ke ŝi perfidas lin. Marie insistas, ke ŝi amoris kun neniu kaj evitas lian deziron de fizika proksimeco. La anĝelo klopodas por instigi fidon kaj amon al Joseph, kiu rompinte kun Juliette, deklaras sian amon al Maria; ŝi riproĉas al li ne kredi ankoraŭ en la miraklo. Kiam la paro estas geedziĝonta, li petas al ŝi povi vidi ŝin almenaŭ unufoje tute nuda.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Myriem Roussel : Marie
  • Thierry Rode : Joseph
  • Philippe Lacoste : La anĝelo Gabrielo
  • Manon Andersen : La infanino
  • Malachi Jara Kohan : Jésus
  • Juliette Binoche : Juliette
  • Anne Gautier : Eva
  • Johan Leysen : la profesoro
  • Marie Poitou
  • Georges Staquet

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]