Jeff T. Alu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jeffrey (Jeff) Thomas ALU estas usona muzikisto, grafikisto, kaj amatora astronomo.

Li studis de 1984 al 1986 en la Eastman School of Music de Roĉestro (Nov-Jorkio) kaj de 1989 al 1992 en la Univesitato Chapman de Orange (Kalifornio).

De 1991 al 1993 li laboris en la Jet Propulsion Laboratory en Pasadena. De 1993 li establis sian propran firmaon de grafika labormedio kaj animacio en Irvine (Kalifornio).

Inter 1988 kaj 1991 li malkovris aŭ kunmalkovris 22 asteroidojn[1], iujn kun Eleanor Francis HelinKenneth J. Lawrence. Kun Eleanor Francis Helin kaj Brian P. Roman li kunmalkovris la periodan kometon 117P/Helin-Roman-Alu.

La asteroido 4104 Alu[2] estis nomita en lia honoro.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. La asteroido 4104 Alu (slipo de IAU Minor Planet Center) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]