Jegor Timkovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jegor Timkovskij
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1790 (1790-04-23)
en Zolotonoshsky Uyezd
Morto 9-an de februaro 1875 (1875-02-09) (84-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo diplomato • esploristo
vdr

Jegor Timkovskij (ruse: Егор Федорович Тимковский; naskiĝis la 23-a de majo 1790 en vilaĝo Jegorskaja-Timkovŝĉina en gubernio Poltavo en Ukrainio, mortis la 9-an de februaro 1875 en Peterburgo) – rusa diplomato kaj vojaĝisto poldevena (de pola nobelaro), esploristo de Mongolio kaj Ĉinio.

Diplomito de Moskva Universitato en 1811. Li laboris en rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj kadre de ĝi forveturis en 1820 kiel laika membro de rusa ortodoksa misio en Pekinon (li mem estis ortodoksano), kie restis ĝis 1821. En posta periodo daŭre laboris en la ministerio, komence en departamento pri Azio, en la jaroj 1830-1836 estis konsulo de Rusio en moldava Jassy, kaj poste kun paŭzoj okupis diversajn postenojn en la ministerio.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Timovskij publikigis trivoluman libron pri sia vojaĝo, kun pluraj priskriboj pri historio kaj etnografio de Mongolio kaj Ĉinio:

  • 1824: Путешествие в Китай чрез Монголию в 1820 и 1821 годах с картою, чертежами и рисунками
  • 1828: pola duvoluma traduko Podróż do Chin przez Mongolię w latach 1820 i 1821 przez Jerzego Tymkowskiego odbyta (Vojaĝo al Ĉinio tra Mongolio en la jaroj 1820 kaj 1821 farita de Jerzy Tymkowski), traduko de T. W. Kochański
  • La libro aperis an la angla, franca kaj germana lingvoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]