Jehonatan Geffen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jehonatan Geffen
Persona informo
יהונתן גפן
Naskiĝo 22-an de februaro 1947 (1947-02-22)
en Nahalal
Morto 19-an de aprilo 2023 (2023-04-19) (76-jaraĝa)
en Beit Yitzhak-Sha'ar Hefer
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Familio
Patrino Aviva Geffen vd
Gefratoj Nurit Gefen vd
Edz(in)o Nurit Gefen • Ava Haddad vd
Infanoj Aviv Geffen • Natasha Ruth Gefen • Shira Geffen vd
Parencoj Shmuel Dayan • Moŝe Dajan vd
Profesio
Okupo poeto • publikigistoĵurnalistotradukistodramaturgokantoverkistoverkisto vd
Aktiva dum 1967– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jehonatan GEFFEN (Hebree: יהונתן גפן; la 22-an de februaro 1947 - la 19an de aprilo 2023) ankaŭ konata kiel Jonatan GEFEN, estis israela aŭtoro, poeto, kantokomponisto, ĵurnalisto kaj dramisto, performisto kaj satiristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Geffen naskiĝis en moŝavo Nahalal. Li estas la patro de kantisto Aviv Geffen kaj nevo de Moŝe Dayan. En 1965, li servis kiel paraŝutisto kaj fariĝis oficiro.

En 1967, lia patrino superdoziĝis de ŝia medikamento kaj mortis. Geffen konsideras la incidenton kiel sinmortigon. En 1972, dum Geffen estis studento en Londono, lia fratino Nurit sinmortigis, kaj li revenis al Tel Avivo.

Dum ĉi tiu periodo li komencis publicistan verkadon kaj skribi kolumnon por la semajnfina suplemento de Ma'ariv kaj li aliĝis al la distra trupo "Lul" kun Uri Zohar, Arik Einstein kaj Ŝalom Ĥanoĥ.

Geffen estis ofte kritikita pro sia ekstremisma maldekstra politiko, kiu randiris sur provoko kaj eĉ ricevis mortajn minacojn. Li estis unu el grupo de ĵurnalistoj (inkluzivanta Uri Dan, Jeŝajahu Ben Porat, Eitan Haber, Hezi Carmel, Eli Landaŭ kaj Eli Tavor) kiu en 1973 eldonis la libron La Malsukceso, la unua libro kiu dokumentis la Yom Kippur Militon. Ĝi kritikis la ne- kaj mal-faron de la tiama registaro kaj militestraro kaj ankaŭ enhavis unuamanajn priskribojn de bataloj, viktimoj, vundoj kaj la perdoj kaj malsukcesoj de la armeo kaj de la politikaj gvidantoj. La libro vekis konsiderindan publikan intereson.

Multe de la sukceso de Geffen venis de sia porinfana verkado, kiel la kanto "HaYalda Hachi Yafa BaGan" (La Plej Bela Knabino en Infanĝardeno) kaj la libro "HaKeves Haŝiŝa Asar" [La 16a Ŝafo]. Li ankaŭ verkis multajn popularajn kantojn, poemojn, teatraĵojn kaj rakontojn por plenkreskuloj. Li ofte kunlaboris kun la muzikisto David Broza, adaptis hispanajn kantojn en la hebrean.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Kelkaj vortoj (1968)
  • Kantoj, kiujn Anat precipe amas (1969) - 32 kantoj por fratineto.
  • Iun tagon ... jen kiel komenciĝas ĉiuj rakontoj, kiujn Anat precipe amas (1970) - dek rakontoj pri ĉarmaj arbaraj estaĵoj, rakontitaj de la kunikloj.
  • Loko de zorgo (1971)
  • La flava libro (1973)
  • La steloj estas la infanoj de la luno (1974) - 29 kantoj pri dependeco kaj sendependeco, pri vivo kaj morto kaj pli.
  • Plejparte amkantoj (1976)
  • Laktodentoj (1977)
  • La deksesa ŝafido (1978. Produktita kiel disko) - 28 kantoj de "Big Boy" kaj rakonto pri reĝo kiu ne povis plori.
  • Malpli sed dolora (1980)
  • Tuta libro pri unu kato (1980) - 27 poemoj kaj du leteroj pri vera kato nomata Meir.
  • Sur la lignostangoj (1983)
  • La kvara flanko de la monero (1983)
  • La florbrasika knabo (1983. The Bernstein Prize) - ago en kiu infano grimpis sur arbon kaj rifuzis deiri ĝin.
  • Ĉu vi memoras la kantojn (1983)
  • 36 (1985)
  • La malĝusta drako (1986)
  • La plej bela knabino en infanĝardeno (1986)
  • Rokenrolo en la malliberejo (1988)
  • Eltiraĵoj: Ĉiuj skribaĵoj de Jonathan Geffen (1989)
  • La ĝardeno de perditaj revoj (1989) - La vojaĝo de infano en magian ĝardenon sekvante liajn perditajn revojn.
  • Sur la lignostangoj: Dua raŭndo (1990)
  • Kantoj 85-90 (1990)
  • La marmora fotelo (1991) - romano
  • Persone ĉiuvendrede (1992)
  • Apartiĝoj (1993)
  • Kantojn kiujn Jonatano precipe ŝatas (1994)
  • Rilate al rozoj (1995)
  • Malproksima de arbo (1997) - Listoj skribitaj ekster Israelo
  • Kantoj por Nataŝa (1997)
  • Kara virino (1999)
  • Cifcif (2000) sed kial?
  • Unu tago kun patro kaj filino (2000)
  • Nenies kato (2000) - Kantoj
  • Bona materialo (2002) Dvir Eldonejo
  • Alergio: infana rakonto (2003)
  • La pliiĝo kaj falo de la Y (2005)
  • Mi amas (2005)
  • Amerika romano (2007)
  • Post tiu ĉi kanto mi foriros (2009)
  • Eŭkalipto-supo (2011)
  • Provizora krono (2013)
  • Pugoj de amaskomunikiloj (2015)
  • La skribanta infano (2016)
  • Elimiu (2018) - Rakonto por infanoj
  • El la taglibro de la patrioto (2019)
  • Malrapide (2020) - Kantoj

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Iradi al, Iradi de - HaBalada al Ŝmulik ve Ĥedva

Referencoj[redakti | redakti fonton]