Jenő Béla Kümmerle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Béla Kümmerle
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1876 (1876-03-04)
en Budapeŝto
Morto 20-an de decembro 1931 (1931-12-20) (55-jaraĝa)
en Józsefváros
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Jenő Béla Kümmerle, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kümmerle Jenő Béla estis hungara botanikisto, profesoro, instruisto.

Jenő Béla Kümmerle [1] naskiĝis la 4-an de marto 1876 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de decembro 1931 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Béla Kümmerle akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1898. Post siaj studoj li instruis samloke. En 1902 li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo, kie tiutempe estis ankaŭ kolektaĵo pri botanikaĵoj, en la sama jaro li ekinstruis ankaŭ en gimnazio. Paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn postenojn en la muzeo. Li studvojaĝis en Habsburga Imperio, Germana Regno, Belgio, Britio, Nederlando, Danio, Italio, li partoprenis en ekspedicioj en Adriatiko kaj Balkano. En 1914 li kolektis kreskaĵojn en norda Afriko. Li kolektis resume dekvinmil da kreskaĵoj. Oni nomumis pri li 16 kreskaĵojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A kétszikű dudvanemű növények béldiaphragmája (1901) - premiita verko
  • A pteridospóra szisztematikai jelentőségéről (1915)
  • Pteridológiai közlemények (1920-1922)

Fontoj[redakti | redakti fonton]