Jenő Fejes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jenő Fejes [fejeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejes Jenő estis hungara inĝeniero, inventisto.

Jenő Fejes [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1877 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de januaro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Fejes akiris diplometon en industrilernejo en sia naskiĝurbo en 1896. En la sekva jaro li eklaboris en fabriko pri armiloj en Budapeŝto. Inter 1902 kaj 1909 li havis inĝenieran postenon en fabriko en Le Havre, poste li gvidis ties filon en Arad. En 1912 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li okupiĝis pri aŭtoj kaj flugmaŝinoj. En 1913 li kreis aŭton, eĉ li ricevis oran medalon, tamen pro la 1-a mondmilito la seria produktado ne okazis. En 1918 li iĝis fabrikestro, post 3 jaroj li inventis novan motoron, kie li uzis ne gisferon, sed ŝtallamenon. Poste li faris 11 patentojn pri produktado de motoroj. En 1922 li establis propran fabrikon pri aŭtoj kaj motoroj. En 1927 li fondis laborejon en Britio, sed la seria produktado denove ne sukcesis pro la tutmonda krizo. Li bankrotiĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]