Jenő Orlay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Orlay
Persona informo
Naskonomo Obendorfer Jenő
Naskiĝo 31-an de oktobro 1905 (1905-10-31)
en Budapeŝto
Morto 28-an de marto 1973 (1973-03-28) (67-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • jazz drummer
vdr

Jenő Orlay [orlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orlay Jenő estis hungara drumisto, ĵazmuzikisto, ŝlagrokomponisto, tekstopoeto, orkestrestro. Lia origina familia nomo estis Obendorfer. Lia moknomo estis Chappy [ĉepi], poste Csöp[p]i [ĉopi], ĉar li estis malaltstatua (komprenu: etulo).

Jenő Obendorfer[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de marto 1973 en Munkeno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Orlay komencis sian karieron kiel aktoro, poste dancisto en amuzejo en sia naskiĝurbo. Intertempe li lernis drumadon, en la 1920-aj jaroj li estis ano en orkestro de Arthur Briggs. En 1934 li edziĝis en Surabajo. En la 1940-aj jaroj li estis orkestrestro de populara ĵazorkestro, kie li drumadis. Li koncertis precipe eksterlande, hejmenveninta li estis dirigento kaj dancisto en elitaj amuzejoj. Li ankaŭ komponadis ŝlagrojn.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Rozmaring (1938)
  • Erdélyi kastély (1940)
  • Ágrólszakadt úrilány (1943)
  • Egy pofon, egy csók (1944)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Jazzdobbal a világ körül (1943)

Elektitaj ŝlagroj [1][redakti | redakti fonton]

(En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)

  • Ezt a nagy szerelmet tőled kaptam én
  • Tavasszal kell a szerelem
  • Egész Pest rajtam nevet
  • Örökké elkísér az első szerelem (1953)
  • Tedd ide, tedd oda

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]