Jennifer Aniston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jenifer Aniston
JenniferAnistonHWoFFeb2012.jpg
Naskonomo Jennifer Joanna Aniston
Naskiĝo 11-an de februaro 1969
Flago de Usono Sherman Oaks, Kalifornio, Usono
Nuptopartnero Brad Pitt (2000-2005)
v  d  r
Information icon.svg

Jennifer ANISTON (n. je la 11-a de februaro 1969 en Sherman Oaks en Kalifornio) estas usona aktorino.

Ŝia vera familia nomo estis Anastassakis, ĉar ŝi havas grekajn radikojn kaj ŝi pasigis unu jaron en sia infanaĝo en Grekio, poste ŝi vivis en New York, kie ŝi vizitis Waldorfan lernejon. Ŝiaj gepatroj divorciĝis, kiam ŝi aĝis 9 jarojn.

Ŝia kariero komenciĝis per la rolo de Rachel Karen Green en la sukcesega televida serio Friends (Amikoj) ĉe NBC.

Ŝi edziniĝis en 2000 al aktoro Brad Pitt, kun kiu ŝi vivis en Beverly Hills ĝis 2005, kiam ili publike sciigis pri sia divorco. Ŝi kaj ŝia edzo estis la plej ŝatata geaktora paro de Hollywood.

Ŝia ludo en la sendependa filmo The Good Girl pruvis ŝian aktoran talenton.

Ŝia patro estas John Aniston, kiu ludas ekde la 1980-aj jaroj en la NBC-serio Days Of Our Lives.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • ... kaj tiam venis Polly (Usono 2004)
  • Bruce, la ĉiopova (Usono 2003)
  • The Good Girl (Usono 2002)
  • Rock Star (Usono 2001)
  • La giganto el la kosmo (Usono 1999) (voĉo)
  • Alles Routine (Usono 1999)
  • Amo ĉiurilate (Usono 1998)
  • La enskriibta homo (Usono 1997)
  • She's the One (Usono 1996)
  • Leprechaun (Usono 1992)