Jersey (filmo de 2022)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jersey
Maldesktre: la geaktoroj Mrunal Takur kaj Ŝahid Kapur; dekstre: la aktoro Vinaj Varma.
Maldesktre: la geaktoroj Mrunal Takur kaj Ŝahid Kapur; dekstre: la aktoro Vinaj Varma.
filmo
Produktadlando  Barato
Originala lingvo hindia lingvo
Kina aperdato 24-a de decembro 2021[1]
Daŭro 170 minutoj[2]
Ĝenro sportfilmo
Kameraado Anil Mehta
Buĝeto 80 kroroj[3]
Reĝisoro(j) Gowtham Tinnanuri
Produktisto(j)
Laŭ la verko de Tinanuri, Jersey (telugue)
Filmita en  Barato
Muziko de Anirud Raviĉander
Ĉefrolantoj
Distribuo
IMDb
vdr

Jersey (hindie जर्सी, IAST: jarsī [ĜARsi]; trad. «ĵerzo», refere al speco de sporta T-ĉemizo) estas barata hindialingva sporto-drama filmo skribita kaj reĝisorita de Gotam Tinanuri, estante sia debuto kiel reĝisoro de hindialingva filmo kaj refilmado de sia telugua filmo de 2019 kun la sama titolo.[6] La kriketaj agoj estas ĥoreografita kaj direktita de Rob Miller el ReelSports. En la filmo rolumas Ŝahid Kapur kiel eksa kriketisto kiu re-ekas ludi pro la deziro de sia filo aĉeti Ĵerzejo-stilan T-ĉemizon, kune kun Mrunal Takur kaj Pankaĝ Kapur.[7][8] La filmon produktis Gita Artoĝ, Produktado Dil Raĝu, Sithara Entertainments kaj Brat Films.[9]

Oni oficiale anoncis la filmon oktobre de 2019.[10] La ĉefa filmado komencis en Ĉandigaro en decembro 2019 kaj finiĝis en decembro 2020, kun prokrastoj kaŭzitaj de la kovima pandemio. Oni komence intencis publikigis la filmon en la kinejoj la 28-an de aŭgusto 2020, sed ankaŭ tiu dato spertis multoblajn prokrastojn pro la pandemio. La filmo fine aperis el la kinejoj la 22-an de aprilo 2022. Malgraŭ pozitivaj recenzoj de la kritikantoj kaj laŭdo por la aktorado de Ŝahid Kapur, Jersey ne multe sukcesis el komerca vidpunkto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Aĝante 26-jarojn, Arĝun Talvar (Ŝahid Kapur) estas eksterordinara kriketisto el Ĉandigaro, kun la plej alta batilada mezumo el tuta Barato kaj 106 duon-centoj, 52 centoj, 9 duoblaj centoj kaj 2 trioblaj centoj. Post la finaloj de la Trofeo Dulip de 1985-86, Arĝun atendas sciigon pri sia elekto en la Barato nacia teamo; tamen li malkovris, ke oni inkluzivis lin en la teamo nur pro mistajpo. Pro tio, li decidas ĉesi kriketumi. Arĝun tiam petas laborpostenon en manĝaĵa sektoro, kaj tiuj poste li geedziĝas kun sia koramikino Vidja (Mrunal Takur), kun kiu li havas filon nome Ketan, kromnomata Kittu (Ronit Kamra). Tamen, iam komence de la 1990-aj jaroj, oni maldungis Arĝunon el lia laborposteno pro akuzoj de korupto, kvankam li estas senkulpa.

En 1996, Arĝun loĝas kun Vidja kaj Kittu en kaduka domo en Ĉandigaro, kun Vidja luktanta alporti salajron kiel hotela akceptisto. Kittu amas ludi kriketon, same kiel la patro Arĝun, kaj deziras akiri ĵerzea-stilan T-ĉemizon de la barata nacia teamo por lia okazonta naskiĝtago. Arĝun tiam provas aĉeti tion, sed eltrovas ke ĝi estas tre altekosta; li tiam provas vane prunte akiri la ĉemizon, kaj Vidja forĵetas pruntedoni lin monon por tio. Liaj amikoj provas kolekti financojn por la ĉemizo, sed la buĝeto malsufiĉas. La eksa trejnisto de Arĝun, nome Bali Sir (Pankaĝ Kapur) alproksimiĝas al li por informi lin pri okazonta bonfarada matĉo inter Panĝabio kaj Nov-Zelando, kiu inkluzivas kotizojn por la ludistoj. La amiko de Arĝun menzogas dirante ke Arĝun konsentis ludi, kaj devigas Arĝunon praktikadi por la matĉo malfrue dumnokte.

La sekvan tagon, la Nov-Zelanda teamo batas tre bone kontraŭ Panĝabio kaj tiel, komence, Panĝabio ŝajnas malvenki la matĉon, kun siaj tre malabundaj kuroj kaj palisetaroj falantaj rapide. Oni sendas Arĝunon al la mezstrio, kaj li frapas kvarojn kaj sesojn facile. Kvankam la Punĝabia teamo finfine malvenkas la matĉon pro unu kuro, multaj laŭdas Arĝunon, precipe Kittu, pro sia elstara batilada kapablo. Tamen, Arĝun konsterniĝas eltrovi, ke ankaŭ la kotizoj de ludistoj estas donacotaj por bonfarado. Arĝun, honta ĉar li malsukcesis akiri la T-ĉemizon por sia filo, diras al Bali Sir ke li deziras ekludi kriketon denove.

Oficialuloj estas skeptikaj pri la decido de Arĝun, kiu jam aĝas 36 jarojn, kaj pensas, ke li ne ludu bone kaj eble forlasu denove kriketon post unu jaro aŭ du. Tamen, ili poste vidas lin ludi dum praktiko, kaj supriziĝas pro siaj luda kapablo. Dume, ekas selektadoj por la venonta Trofeo Ranĝi, kaj nur 15 el 30 praktikantoj estas elektitaj. La rezultoj fine publikiĝis, kaj Arĝun ekstazas post malkovri ke sia nomo en la listo. La unuaj malmultaj matĉoj finiĝas bone, kaj Arĝun faras centojn senpene kaj samtempe gajnas la respekton de siaj samteamanoj kaj instruas al ili kelkajn el siaj teĥnikoj. Dume, la tempo de Arĝun pri la ludokampo kreas malfacilaĵojn por li kaj, rezulte, li devas viziti hospitalon por kelkaj testoj. Kvankam oni diris, ke li eble ne povu ludi en la finalaj matĉoj, Arĝun tamen aperas por la matĉo kontraŭ Karnatako ĉe la stadiono Wanĥede.

En la dua duono de la matĉo, li estas metita kontraŭ Goda, pilkĵetadisto de la Karnataka teamo, kiu senpene prenis palisetarojn de batistoj kiuj ludis antaŭe en la matĉo. La kapabloj de Goda pruvas esti defio por Arĝun, kiu tamen sukcesas atingi centon. Goda provas multajn trukojn por preni la palisetaron de Arĝun. Tamen, tio malinstigas Arĝunon, kaj li daŭre poentadas. En la finalo serio, la teamo malfacile sukcesas gajni kurojn, pro la forta pilkĵeto de la opozicio kaj ĉar Arĝun troviĝas sur la ne-strikanta fino. Je la fina pilko, Arĝun bezonas tri kurojn por venki: li klopodas atingi serion de ses kuroj. Malgraŭ riski esti forigita, Arĝun sukcesas fari la postulatajn kurojn, do sia teamo venkas la matĉon kaj la trofeon.

En 2022, Ĝaslin Ŝergil, ĵurnalisto kiu apogis la revenon de Arĝun, skribas biografion pri li titole Jersey. Okaze de evento rilata al la libro, oni rivelas, ke lastatempa listo estu trovita, kun nomoj de ludantoj elektitaj por la barata nacia teamo kiuj devas iri al Anglio; la listo inkluzivas la nomon de Arĝun. Nun plenkreska, Ketan (Kittu) estas vokata sur scenejon por ricevi T-ĉemizon kun la nomo de Arĝun sur ĝi, tiel plenumante sian infantempan sonĝon ricevi la vestaĵon. Ketan rivelas, ke baldaŭ post la finalo de Ranĝi, Arĝun devis iri hospitalon, kie li mortis pro kora malsufiĉo kaŭzita de aritmio; Arĝun sciis pri sia malsano, tamen elektis reteni ĝin sekrete kune kun la kialo pro kio li devis forlasi kriketon. Ketan tiam finas sian paroladon per deklarado, ke dum homoj kredas ke lia patro perdu sian vivon provante, kio okazis estis la kontraŭo: eĉ dum malfacilaĵoj, Arĝun neniam retiriĝis ĝis la finfino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

  • Ŝahid Kapur[11] kiel Arĝun Talvar, la edzo de Vidja kaj la patro de Kittu
  • Mrunal Takur kiel Vidja Rao Talvar, la edzino de Arĝun kaj la patrino de Kittu
  • Pankaĝ Kapur kiel Bali, la trejnisto de Arĝun
  • Prit Kamani kiel Ketan Talvar (Kittu), la filo de Arĝun
    • Ronit Kamra kiel juna Ketan Talvar (Kittu)
  • Gitika Mehandru kiel Ĝaslin Ŝergil[12][13][14][15]
  • Rudraŝiŝ Maĝumdar kiel Rudra Ĝuneĝa
  • Anĝum Batra kiel Amrit, la amiko de Arĝun
  • Rituraĝ Sing kiel Maheŝ Karmarkar, Mumbaja trejnisto
  • Vinaj Varma kiel Kriŝna Rao, la patro de Vidja

Produktado[redakti | redakti fonton]

Konjektoj pri refilmado de la telugua filmo Jersey (2019) komencis tuj depost sia publikigo. Poste oni raportis, ke Ŝahid Kapur estu dungita por ĉefrolo, dum Ŝrada Kapur estis pensata por virina rolo.[16] En aŭgusto 2019, la kanara aktorino Raŝmika Mandana estis pensata por rolulo de virino en ĉi tiu filmo: ĝi estos sia debuto en hindialingva filmo. Oficialan anoncon oni faris la 14-an de oktobro tiun saman jaron, konfirmante la tutan rolantaron kaj teĥnikistojn. Tamen, poste Mrunal Takur estis inkluzivita en la filmo;[17] la patro de Ŝahid, nome Pankaĝ Kapur, estis dungita por la rolo de la trejnisto Murthy. La ĉefaj filmadoj komencis la 14-an de decembro 2019 en Ĉandigaro.[18]

Dum filmado en januaro 2020, oni raportis ke Ŝahid Kapir ricevis dek tri kudrerojn dum sceno, kvankam li poste resaniĝis.[19] La filmado haltiĝis en marto 2020 pro la kovima pandemio. La filmado restartiĝis oktobre 2020; la produktado tiam moviĝis al Dehradun (en norda ŝtato Utarakando) kaj la filmadoj okazis ĉe la nurvira kolegio, nome «La Lernejo Dun», kaj ĉe la lernejo Kasiga. La kriketaj kampoj, konstruaĵoj kaj pavilonoj de Dun aperas en la filmo kaj la antaŭfilmo.[20] La fina filmado de la filmo okazis ĉe la stadiono Mohali en Panĝabio, kie severaj kvarantenaj reguloj estis starigitaj por la sekureco de la rolantaro kaj de la skipo.[21] La filmado finiĝis la 14-an de decembro 2020.[22]

Muziko[redakti | redakti fonton]

La kanto Baliye Re estis filmita antaŭ la ĉefa konstruaĵo de La lernejo Dun.

La kantojn de la filmo komponis Saĉet–Parampara, dum la kantotekston skribis Ŝeli.. La filmmuzikon komponis Anirud Raviĉander kiu antaŭe jam komponis la muzikon por la originala telugua versio.[1] La filman version de Jind Meriye kantis Ĝaved Ali. La duan version de Maiyya Mainu kantis Parampara Tandon.

Jersey
Artisto Saĉet–Parampara
Tipo Porfilma muzikaĵaro
Publikigo 24-a de decembro 2021
Daŭro 14:43
Ĝenro Filmmuziko
Firmao
Registrado 2019–2020
Notoj Jersey – Kompleta albumo ĉe YouTube
Saĉet–Parampara - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Baaghi 3
Sekva muzikalbumo
Adipurush
vdr
Jersey ‒ trakolisto
Nr-o TitoloKantisto(j) Longo
1. "Mehram"  Saĉet Tandon 3:47
2. "Maiyya Mainu"  Saĉet Tandon 3:51
3. "Baliye Re"  Saĉet Tandon, Stebin Ben, Paramapara Tandon, Mellow D 3:07
4. "Jind Meriye"  Saĉet Tandon 3:58
Plena longo:
14:43

Publikigo[redakti | redakti fonton]

Jersey estis publikigita la 22-an de aprilo 2022. La filmo devis komence aperi en la kinejoj la 28-an de aŭgusto 2020 kaj poste la 5-an de novembro 2021, antaŭ ol la pandemio de kovimo prokrastis la produktadon.[23][24] Finfine, oni anoncis publikigo en la kinejoj por la 31-a de decembro 2021,[25] sed ankaŭ tiu dato estis prokrastita pro la disvastiĝo de la varianto Omikrono.[26] Oni poste anoncis novan daton: la 14-a de aprilo 2022; tiu dato estis ŝanĝita de semajno por eviti la semajnojn de filmoj Beast kaj K.G.F.: Ĉapitro 2.[27]

Hejmfilmo[redakti | redakti fonton]

La filmo aperis en Netfliks la 20-an de majo 2022.[28]

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

En Barato eldonis la filmon eldonistoj Balaji Motion Pictures kaj Pen Marudhar Entertainment; eksterlande, eldonis Yash Raj Films kaj Phars Film Co.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Kineja vendejoj[redakti | redakti fonton]

Jersey gajnis 3,75 krorojn ₹ ĉe la hejma kinejoj dum la komenca tago. La duan tagon, la filmo kolektis 5,50 krorojn ₹. La trian tagon, ĝi kolektis 5,50 krorojn ₹, kun totala hejma semajnfina kolekto de 14,75 kroroj ₹.[29]

Ĉe majo 2022, la filmo atingis 22,65 krorojn ₹ en Barato kaj 4,47 krorojn ₹ eksterlande, kun tutmonda malneta kolekto de 27,12 kroroj ₹.[29] Jersey, do, malsukcesis en la kinejaj vendejo malgraŭ pozitivaj recenzoj de kritikistoj.[30] Ganeŝ Aglave el Firstpost atribuis la fiaskon de la filmo al pluraj kaŭzoj: la publikigo en la sama periodo de alia filmo (t.e., K.G.F.: Ĉapitro 2); la multenombraj refilmigoj de sudbarataj filmoj fare de Ŝahid Kapur; la ĉeesto de la originala filmo en Jutubo havebla senpage ankaŭ kun dialogoj en la hindia; kaj mezkvalita muziko kompare al la antaŭa filmo Kabir Sing (2019).[31]

Kritikista respondo[redakti | redakti fonton]

Jersey ricevis pozitivajn reviziojn; la kritikistoj laŭdis kaj la intencon de la filmo kaj la elfaron de Ŝahid.[32][33]

Pankaĝ Ŝukla el Amar Uĝala donis al la filmo takson de 4/5.[34] Recenzisto el ĵurnalo Prabat Kabar donis takson de 3,5/5.[35] Arĉika Ĥurana el The Times of India donis al la filmo takson de 3,5/5 kaj skribis, ke «Ĉi tiun filmon klinas pli al emocia dramo, dum ĝi povintus trovi pli bonan ekvilibron inter la sportoj kaj la homa dramo».[36] Himeŝ Mankad el Pinkvilla donis takson de 3,5/5 kaj skribis: «Jersey estas bonintenca sporta dramo kiu, tre kiel la originalo, havas koron ĉe ties ĝusta loko. Ĝi rajdas sur superlativa elfaro de Ŝahid Kapur, kiu altiĝas por muĝadi kaj ribelas kiel kriketisto».[37] Devanŝ Ŝarma de Firstpost donis al la filmo takson de 3,5/5 kaj skribis: «Jersey igas nin trovi grandan komforton en familiareco. Ĝi estas honesta, sed povintus esti eĉ ennoviga kaj komplika».[38] Sukanja Verma el Rediff donis al la filmo takson de 3,5/5 kaj skribis: «Jersey estas dolĉa eta dramo kiu faras hejmkuron dank'al la forto de ties koro kaj heroo».[39]

Recenzisto el Bollywood Hungama donis al la filmo takson de 3/5 kaj skribis: «Dum Jersey de Ŝahid Kapur sukcesas pro ties elfaro kaj tuŝanta fino, sia malrapideco kaj la kontraŭsto de KGF 2 limigos ties komercajn perspektivojn».[40] Barati Pradan el Lehren donis al la filmo takson de 3/5, skribante: «Ŝahid Kapur rigardas kaj plenumas sian rolon kiel kriketisto, amanto kaj patro kun impona kredindeco».[41] Tuŝar Ĝoŝi el ĵurnalo India Today donis al la filmo takson de 3/5 kaj skribis: «Jersey estas solida klopodo de Ŝahid Kapur, kaj ĝi ankoraŭ foje pruvas sian kuraĝon kiel aktoro».[42] Ŝubra Gupta de The Indian Express donis al la filmon takson de 2,5/5 kaj skribis: «La filmo kun Ŝahid Kapur kaj Mrunal Takur, oficiala refilmado de la telugua sukceso de 2019 kun la sama titolo kaj la sama reĝisoro, havas ĉiujn la elementojn de inspira sporta dramo».[43] Saibal Ĉaterĝi el NDTV donis al la filmo takson de 2,5/5 kaj skribis: «Pri la aktora komponento, Ŝahid estas la Viro de la Matĉo. La teama peno malantaŭ li estas plifortigita de la elfaroj de Mrunal Takur kaj Ronit Kamra, memfida infana aktoro».[44] Monika Raval Kukreĝa el The Hindustan Times deklaris, ke «Ŝahid Kapur liveras unu el liaj plej bonaj elfaroj. Tamen, la longeco de la filmo funkcias kontraŭ ĝi».[45] Anuĝ Kumar el The Hindu deklaris, ke «Malgraŭ kortuŝaj momentoj, Jersey suferas pro malbonaj logikaj partoj kaj sento pri jam-vidito».[46]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Jersey – Original Motion Picture Soundtrack. Jiosaavn (24-a de decembro 2021). Arkivita el la originalo je 24-a de decembro 2021. Alirita 24-a de decembro 2021.
  2. Jersey (2021) (angle). Arkivita el la originalo je 20-a de decembro 2021. Alirita 20-a de decembro 2021.
  3. Mrunal Thakur talks about Jersey failure, says Nani's film had something to do with it (angle). Arkivita el la originalo je 10-a de aŭgusto 2022. Alirita 10-a de aŭgusto 2022. “Ĝi estis komponita kun buĝeto de 80 kroroj da ruipoj.”.
  4. Ekta Kapoor's Balaji Telefilms and Jayantilal Gada's Pen Marudhar acquire the all-India theatrical rights of Shahid Kapoor's Jersey (angle) (20-a de novembro 2021). Arkivita el la originalo je 20-a de novembro 2021. Alirita 20-a de novembro 2021.
  5. Yash Raj Films to release Shahid Kapoor starrer Jersey in international markets on December 30 (angle) (8-a de decembro 2021). Arkivita el la originalo je 8-a de decembro 2021. Alirita 8-a de decembro 2021.
  6. "Shahid Kapoor to star in Hindi remake of Nani-starrer 'Jersey'", The New Indian Express, 14-a de oktobro 2019. (angle) Arkivigite je 2022-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
  7. "Confirmed: Mrunal Thakur to romance Shahid Kapoor in Jersey", India Today, 19-a de novembro 2019. (angle)
  8. "Pankaj Kapur to play Shahid Kapoor's mentor in Jersey", The New Indian Express, 6-a de decembro 2019. (angle)
  9. Jersey Remake: Shahid Kapoor to begin shooting in Chandigarh on December 2 (angle) (25-a de novembro 2019). Arkivita el la originalo je 27-a de novembro 2019. Alirita 25-a de novembro 2019.
  10. Shahid Kapoor's Jersey Remake to Release in August 2020, Confirms Director (angle) (14-a de oktobro 2019). Arkivita el la originalo je 14-a de oktobro 2019. Alirita 18-a de januaro 2021.
  11. Shahid Kapoor संग किसिंग सीन पर बोलीं एक्ट्रेस गीतिका मेहांद्रू 'मैं ब्लश करने लगी थी'” (hi). Alirita 11-a de februaro 2023.. 
  12. Jersey Actor Geetika Mehandru Says Shahid Kapoor Kissing her Was a Memorable Moment from the Shoot ‒ Exclusive” (en). Alirita 11-a de februaro 2023.. 
  13. Jersey's Geetika Mehandru: 'On sets of Kabir Singh, I believed Shahid Kapoor was an arrogant man'” (en). Alirita 11-a de februaro 2023.. 
  14. Geetika Mehandru Calls Shahid Kapoor's Je” (en). Alirita 11-a de februaro 2023.. 
  15. Exclusive! Jersey Star Geetika Mehandru: I Was Amazed When Pankaj Kapur Sir Said You Are Perfect For Jasleen” (en). Alirita 11-a de februaro 2023.. 
  16. Jersey remake: Will Shahid and Shraddha Kapoor do justice to Nani-Shraddha Srinath film? (angle). Arkivita el la originalo je 22-a de januaro 2021. Alirita 18-a de januaro 2021.
  17. Shahid Kapoor's Jersey Remake to Release in August 2020, Confirms Director (angle) (14-a de oktobro 2019). Arkivita el la originalo je 14-a de oktobro 2019. Alirita 18-a de januaro 2021.
  18. "After Kabir Singh, Shahid Kapoor says yes to Hindi remake of Nani's Jersey", India Today, 14-a de oktobro 2019. (angle)
  19. Shahid Kapoor resumes shooting for Jersey post injury recovery (en-US) (22-a de januaro 2020). Arkivita el la originalo je 26-a de marto 2020. Alirita 26-a de marto 2020.
  20. 2 exclusive Doon locations showcased as Milieu for Shahid Kapoor starrer 'Jersey' | Garhwal Post (angle). Arkivita el la originalo je 25-a de novembro 2021. Alirita 25-a de novembro 2021.
  21. Mrunal Thakur to join Shahid Kapoor for final schedule of 'Jersey' in Chandigarh (angle). Arkivita el la originalo je 28-a de decembro 2021. Alirita 28-a de decembro 2021.
  22. Shahid Kapoor pens a heartfelt note as he wraps his upcoming film 'Jersey': It's nothing short of a miracle (angle) (15-a de decembro 2020). Arkivita el la originalo je 9-a de januaro 2021. Alirita 18-a de januaro 2021.
  23. Jersey Hindi remake to see Shahid Kapoor reunite with father Pankaj Kapoor four years after Shaandaar (angle) (5-a de decembro 2019). Arkivita el la originalo je 14-a de decembro 2019. Alirita 14-a de decembro 2019.
  24. "'Jersey' Director Has This to Say About Shahid Kapoor's Cricketing Skills", Nees18, 10-a de julio 2020. (angle)
  25. Shahid Kapoor starrer Jersey to release on December 31, 2021 (angle) (26-a de septembro 2021). Arkivita el la originalo je 26-a de septembro 2021. Alirita 26-a de septembro 2021.
  26. Shahid Kapoor and Mrunal Thakur starrer Jersey postponed amid COVID-19 cases rise in India (angle) (28-a de decembro 2021). Arkivita el la originalo je 28-a de decembro 2021. Alirita 28-a de decembro 2021.
  27. Shahid Kapoor and Mrunal Thakur starrer Jersey pushed to April 22; K.G.F: Chapter 2 to have solo release (angle). Bollywood Hungama (11-a de aprilo 2022). Arkivita el la originalo je 11-a de aprilo 2022. Alirita 11-a de aprilo 2022.
  28. Shahid Kapoor and Mrunal Thakur starrer Jersey to stream on Netflix on May 20 (angle). Bollywood Hungama (17-a de majo 2022). Arkivita el la originalo je 17-a de majo 2022. Alirita 17-a de majo 2022.
  29. 29,0 29,1 Jersey Box Office (angle). Arkivita el la originalo je 26-a de aprilo 2022. Alirita 26-a de aprilo 2022.
  30. Flop Show: Heropanti 2, Runway 34, Jersey lose heavily, trade analyst Taran Adarsh and others kick in-Opinion News , Firstpost (angle) (2022-05-06). Arkivita el la originalo je 25-a de majo 2022. Alirita 2022-05-25.
  31. Explained: Why Jersey failed at the box office despite Shahid Kapoor's powerful performance-Entertainment News , Firstpost (angle) (2022-04-27). Arkivita el la originalo je 25-a de majo 2022. Alirita 2022-05-25.
  32. Shahid Kapoor's 'Jersey' hits theatres today; here's how netizens reacted to the film (angle). Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2022. Alirita 23-a de aprilo 2022. “Kvankam la refilmado de la telugua filmo de la sama jaro ricevis positvajn kritikojn de kritikistoj”.
  33. Jersey box office collection Day 1: Shahid Kapoor's sports drama has a slow start (angle). Arkivita el la originalo je 23-a de aprilo 2022. Alirita 23-a de aprilo 2022. “Dum kritikistoj paŭdis la intencon pri la filmo kaj la elferon de Ŝahid”.
  34. Jersey Movie Review: शाहिद कपूर की सेकेंड इनिंग्स का शानदार सिक्सर, हर बाप-बेटे को साथ देखनी चाहिए फिल्म (hindie). Arkivita el la originalo je 21-a de aprilo 2022. Alirita 21-a de aprilo 2022.
  35. Jersey movie review: शाहिद कपूर के अभिनय की जबरदस्त पारी की गवाह है फिल्म जर्सी शाहिद कपूर की फिल्म जर्सी साउथ की सुपरहिट फिल्म का हिंदी रीमेक है फिल्म की कहानी बाप-बेटे के ड्रामे को बखूबी पर्दे पर दर्शाती है (hindie). Arkivita el la originalo je 21-a de aprilo 2022. Alirita 21-a de aprilo 2022.
  36. Jersey Movie Review : A well-pitched father-son drama (angle). Arkivita el la originalo je 20-a de aprilo 2022. Alirita 21-a de aprilo 2022.
  37. Jersey Movie Review: Shahid Kapoor rises to roar and revolt as a cricketer in this sport drama (angle). Arkivita el la originalo je 21-a de aprilo 2022. Alirita 21-a de aprilo 2022. Arkivigite je 2022-04-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-04-21. Alirita 2023-02-11.
  38. Jersey movie review: Shahid Kapoor's cricket drama is emotionally resonant, but thematically complacent (angle). Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2022. Alirita 22-a de aprilo 2022.
  39. Jersey Review By SUKANYA VERMA (angle). Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2022. Alirita 22-a de aprilo 2022.
  40. Jersey Movie Review: Shahid Kapoor and Mrunal Thakur Jersey rests on outstanding performances, emotional moments, and the touching finale. (angle). Bollywood Hungama. Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2022. Alirita 22-a de aprilo 2022.
  41. Jersey Review: A Match-winning Stroke (angle). Arkivita el la originalo je 21-a de aprilo 2022. Alirita 21-a de aprilo 2022.
  42. Jersey Movie Review: Shahid Kapoor delivers emotional innings in this fitting remake (angle). Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2022. Alirita 22-a de aprilo 2022.
  43. Jersey movie review: Shahid Kapoor film is sincere but lacklustre (angle). Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2022. Alirita 22-a de aprilo 2022.
  44. Jersey Review: Shahid Kapoor's Star Turn Holds The Film Together (angle). NDTV. Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2022. Alirita 22-a de aprilo 2022.
  45. Jersey movie review: Shahid Kapoor hits a century in a film that's just too long (angle). The Hindustan Times. Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2022. Alirita 22-a de aprilo 2022.
  46. 'Jersey' review: Shahid Kapoor's film has its heart in the right place (angle). The Hindu. Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2022. Alirita 22-a de aprilo 2022.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jersey (2022 film) en la angla Vikipedio.