Jerzy Ficowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Ficowski

Jerzy Ficowski (naskiĝis la 4-an de septembro 1924 en Varsovio, mortis la 9-an de majo 2006 en Varsovio) - pola poeto, eseisto, aŭtoro de kanzon-tekstoj, prozisto, tradukisto (el la hispana, cigana, rusa, germana, itala, franca kaj rumana), soldato de Pola Enlanda Armeo (pseŭdonomo Wrak), partoprenanto de Ribelo de Varsovio, konanto de juda kaj cigana folkloroj.

Vivkuro

Dum la dua mondmilito loĝis en Włochy (nun varsovia kvartalo). Partoprenis sekretan instruadon en gimnazio nome de Jan Zamoyski en Varsovio. Estis malliberigito en Pawiak (1943). Dum la insurekcio batalis kiel soldato de regimento de la Landa Armeo "Baszta" (Kastelturo) en kvartalo Mokotów. Studis filozofion kaj sociologion en Varsovia Universitato. Debutis en 1948 per volumeto Ołowiani żołnierze (Plumbaj soldatoj). En la jaroj 1948-1950 migris kune kun cigana tendaro, estis membro de angla societo Gypsy Lore Society. Li tradukis kaj publikigis kantojn de la cigana poetino Papuŝa. Estis konanto de popola juda poezio (publikigita en volumeto Rodzynki z migdałami (Sekvinberoj kun migdaloj, 1964) kaj eminenta fakulo pri kreado de Bruno Schulz, specialiĝis ankaŭ en poezio kaj kreado de Federico Garcia Lorca.