Joaquim de Almeida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joaquim de Almeida
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1957 (1957-03-15) (67-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj angla
Ŝtataneco PortugalioUsono
Alma mater Lee Strasberg Theatre and Film Institute
Okupo
Okupo televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • aktoro
vdr

Joaquim de Almeida (Lisbono, 15-a de Marto 1957) estas portugala aktoro.

Li ĉesis studi teatron en Lisbono, por iri al Usono, kie formiĝis en la Lee Strasberg Theatre and Film Institute, en Novjorko. Li ludis teatron en la New York Shakespeare Productions, kaj partoprenis en Bodas de sangre, What Would Jeanne Moreau Do (WPA Theatre) kaj La grafo de Montekristo.

Joaquim de Almeida estas la plej internacia de la portugalaj aktoroj kun preskaŭ sesdek verkoj en kino, en ĝis ses lingvoj, kun gravuloj de la kina etosoj, kiel Michael Caine, Richard Gere kaj Bob Hoskins en The Honorary Consul (1983), Isabelle Huppert en Milan noir (1987), Ángela Molina en Sandino (1990), Harrison Ford en Clear and Present Danger (1994), Antonio Banderas kaj Salma Hayek en Desperado (1995), Marcello Mastroianni en Sostiene Pereira (1996), Owen Wilson kaj Gene Hackman en Behind Enemy Lines (2001), Daryl Hannah en Yo, puta (2004) kaj Charlize Theron, Jennifer Lawrence kaj Kim Basinger en The Burning Plain (2008).

Famas liaj ludoj kiel malaltnivela latinamerikano en filmoj kiel Buongiorno Babilonia (1987), de la fratoj Taviani, kaj The Soldier (1982), de James Glickenhaus. Li ricevis internaciajn premiojn pro filmoj kiel Retrato de Família, Adão e Eva kaj O Xangô de Baker Street. Aliaj konataj filmoj en kiuj li ludis estas Only You (1994), La Cucaracha (1998), One Man's Hero (1999), The Death and Life of Bobby Z (2007), Che: Part Two (2008), The Burning Plain (2008), kaj The Gilded Cage (2013).

En 2004 li partoprenis en dek du epizodoj de la usona kulta televida serio 24, protagonizita de Kiefer Sutherland. Kaj li partoprenis ankaŭ en aliaj serioj kiel Miami Vice (1985), Nikita (1998) kaj La Okcidenta Alo (2004).

Aliaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • El rey pasmado, 1991
  • La voz de su amo, 2001
  • Il Fuggiasco, 2003
  • The Celestine Prophecy, 2006
  • The Burning Plain, 2008
  • La conjura de El Escorial, 2008
  • Fast Five Hernan Reyes
  • The Gilded Cage, 2013
  • Of Mind and Music, 2014
  • Our Brand is Crisis, 2015
  • A Date with Miss Fortune, 2016
  • The Hitman's Bodyguard, 2017
  • Downsizing, 2018
  • The Palace, 2022
  • Searching 2, estonte
  • Road House, estonte
  • O Último Animal, estonte