Ángela Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En la premiero de La Caja

Ángela Molina Tejedor (Madrido, 5-a de oktobro de 1955) estas aktorino hispana apartenanta al konata familio Molina, de multaj artistoj.

Kina komenco inkludis laboron por Luis Buñuel kaj Manuel Gutiérrez Aragón, kio igis ŝin unu el la plej reprezentaj aktorinoj de la Hispana transiro. Ŝia internacieco permesis al ŝi filmi en Italio, FrancioLatinameriko, kaj superi centon de filmoj kaj ricevi multajn premiojn kiaj la David de Donatello de la Itala Akademio kaj la Arĝentan Konkon de la Donostia Internacia Filmfestivalo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis la tria de 8 gefiloj de la kantisto kaj aktoro Antonio Molina, nome ties gefratoj Paula, Miguel, Mónica kaj Noel, kiuj same dediĉas sin al interpretado kaj muziko, same kiel ŝia filino Olivia Molina.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis baleton, dancon hispanan kaj teatron en la Real Escuela Superior de Arte Dramático, antaŭ aperi en sia unua filmo, No matarás (César F. Ardavín, 1974). Ŝi estis 19jaraĝa kaj de tiam ŝi dediĉis sin al kino absolute.

Kiam alvenis la transiro ŝi preferis al la komerca seksomontra moda kino aliajn produktaĵojn de temaro socia, politiko aŭ historia.[1]

En 1976 ludis gravajn rolojn en La ciutat cremada, de Antoni Ribas kaj en Las largas vacaciones del 36, de Jaime Camino. En 1979 José Luis Borau reĝisoris ŝin en La sabina (1979).

Plej grave en la epoko, Luis Buñuel elektis ŝin en 1977 por protagonisti kun Fernando Rey, Ese oscuro objeto del deseo, filmo kiu famigis ŝin internacie kaj kie kunrolis kun la franca aktorino Carole Bouquet, pli eleganta dum ängela montriĝas viva kaj enigma, instinta kaj pasia ĝis primitivismo.[2]

Internacia famo[redakti | redakti fonton]

Dum la 1980-aj jaroj, Ángela Molina iĝis grava stelulino kaj en Hispanio kaj en Francio aŭ Italio, kun laboroj eĉ en la germana kaj usona kinoj. Ŝi parolas kelkajn lingvojn kaj pro tio ŝi ne bezonas esti dublita. Ŝi partoprenis en Operación Ogro, de Gillo Pontecorvo; en Bearn o La sala de las muñecas, de Jaime Chávarri, kaj aktorinis ĉe Jaime de Armiñán, Luigi Comencini, Ricardo Franco, Marco Bellocchio, Bigas LunaLina Wertmüller.

Kun la kantabra reĝisoro Manuel Gutiérrez Aragón certigis sian karieron per dramaj roluloj en Camada negra, El corazón del bosque, Demonios en el jardín kaj La mitad del cielo, filmoj kiuj komponas alegorion de la frankismo, kie ideologio, familio kaj ina ĉesto gravegas. «Esas películas marcaron mi alma y mi forma de trabajar (Tiuj filmoj markis mian animon kaj mian labormanieron)», diros poste la aktorino.[3]

Artistino multfaka[redakti | redakti fonton]

Tiam ŝi pruvis en la mondo de la kanto, eldonis diskon (Con las defensas rotas) kaj kantis Muertos de amor kun Georges Moustaki. Ĉefe en la du partoj de Las cosas del querer (Jaime Chávarri, 1989 kaj 1995), ŝi sukcesis muzike. Iom antaŭe ŝi filmis por Esquilache, kiu protagonistas Fernando Fernán Gómez por Josefina Molina.

El 1990 ŝi iomete bremsis sian kinkarieron koincide kun malakcepto protagonisti la filmon de Bigas Luna Las edades de Lulú (pro seksokuraĝaj scenoj)[4], kaj ankaŭ pro malsano kaj morto de la patro Antonio Molina en 1992. Ĉiukaze ŝi partoprenis en Sandino, de Miguel Littín, pri la nikaragva revoluciulo kaj en El hombre que perdió su sombra, de Alain Tanner, kun Francisco Rabal. Ŝi laboris kun Marcello Mastroianni en Le voleur d'enfants kaj aperis en 1492: La conquista del paraíso, superproduktaĵo de Ridley Scott kiu protagonistis Gérard Depardieu. Kun Viggo Mortensen ŝi filmis en Gimlet en 1995.

Kun Pedro Almodóvar laboris por Carne trémula (1997), per rolo kiu estas proksima de la volupta virino de siaj komencoj, sed kiu estas ankaŭ proksima jam de la matura virino, markata de la vivo.

Finfine[redakti | redakti fonton]

En 2002 ŝi agadis en teatro kaj debutis en la Festival de Teatro Clásico de Mérida per Troya, siglo XXI. En 2005 ŝi ludis la seksallogan Mrs. Robinson en El Graduado, kiun reĝisoras Andrés Lima kaj kunludas kun sia filino Olivia. Ŝi revenis post tri jaroj al la teatraj scenejoj per La dama del mar, adaptaĵo de Susan Sontag de la teksto de Henrik Ibsen por Robert Wilson.

En 2007 ŝi ludis en El destino de Nunik, kroniko de la armena genocido de Paolo kaj Vittorio Taviani. Poste ŝi aperis en du filmoj de Giuseppe Tornatore, kaj revenis kun Almodóvar en Los abrazos rotos, kie ŝi estas la patrino de Penélope Cruz.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Amaro amore, de Francesco Henderson Pepe
  • Vidas pequeñas, de Enrique Gabriel (2011)
  • Carne de neón, de Paco Cabezas (2011)
  • The Way, de Emilio Estévez (2010)
  • Barbarossa, de Renzo Martinelli (2009)
  • Baarìa, de Giuseppe Tornatore (2009)
  • Los abrazos rotos, de Pedro Almodóvar (2009)
  • Diario de una ninfómana, de Christian Molina (2008)
  • Un château en Espagne, de Isabelle Doval (2008)
  • El destino de Nunik, de Paolo kaj Vittorio Taviani (2007)
  • La caja, de Juan Carlos Falcón (2007)
  • La desconocida (La sconosciuta), de Giuseppe Tornatore (2006)
  • La sacra famiglia, de Raffaele Mertes (2006)
  • Los Borgia, de Antonio Hernández (2006)
  • El triunfo, de Mireia Ros (2006)
  • Al sur de Granada, de Fernando Colomo (2003)
  • El verano de Anna (Annas Sommer), de Jeanine Meerapfel (2002)
  • Carnages, de Delphine Gleize (2002)
  • Nowhere, de Luis Sepúlveda (2002)
  • Piedras, de Ramón Salaza (2002)
  • Un delitto impossibile, de Antonio Luigi Grimaldi (2001)
  • Malefemmene, de Fabio Conversi (2001)
  • Punto de mira, de Karl Francis (2001)
  • Sagitario, de Vicente Molina Foix (2001)
  • L'origine du monde, de Jérôme Enrico (2001)
  • El mar, de Agustí Villaronga (2000)
  • Jara, de Manuel Estudillo (2000)
  • El viento se llevó lo que, de Alejandro Agresti (1998)
  • Carne trémula, de Pedro Almodóvar (1997)
  • Sin querer, de Ciro Cappellari (1997)
  • Edipo alcalde, de Jorge Alí Trian (1996)
  • Gimlet, de José Luis Acosta (1995)
  • ¡Oh, cielos!, de Ricardo Franco (1995)
  • Las cosas del querer 2, de Jaime Chávarri (1995)
  • Con los ojos cerrados (Con gli occhi chiusi), de Francesca Archibugi (1994)
  • El baile de las ánimas, de Pedro Carvajal (1994)
  • Mal de amores, de Carlos Balagué (1993)
  • Coitado do Jorge, de Jorge Silva Melo (1993)
  • Una mujer bajo la lluvia, de Gerardo Vera (1992)
  • Krapatchouk: al este del desdén (Krapatchouk), de Enrique Gabriel (1992)
  • 1492: La Conquista del Paraíso (1492: Conquest of Paradise), de Ridley Scott (1992)
  • Martes de Carnaval, de Fernando Bauluz kaj Pedro Carvajal (1991)

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Gran Reserva (televidserio), de Carlos Sedes (2010)
  • L'onore e il rispetto 2, de Salvatore Samperi kaj Luigi Parisi (2009)
  • Io non dimentico, de Luciano Odorisio (2008)
  • Chiara e Francesco, de Fabrizio Costa (2007)
  • La Commune, de Philippe Triboit (2007)
  • Imperium: Nerón, de Paul Marcus (2004)
  • María, Madre de Jesús, de Fabrizio Costa (2000)
  • La mujer del presidente, de Eduardo Ripari (1999)
  • Hermanas, de Enric Banqué (1998)
  • Le baiser sous la cloche, de Emmanuel Gust (1998)
  • Vite blindate, de Alessandro di Robilant (1998)
  • La famiglia Ricordi, de Mauro Bolognini (1995)
  • Sandino, de Miguel Littín (1994)
  • Fantaghirò, de Lamberto Bava (1991)
  • Les démoniaques, de Pierre Koralnik (1991)
  • Hemingway, fiesta y muerte, de José María Sánchez (1988)
  • Garibaldi, il generale, de Luigi Magni (1987)
  • Quo vadis?, de Franco Rossi (1985)
  • La Bella Otero, de José María Sánchez (1983)
  • Cuentos y leyendas: La Rubia y el Canario, de Josefina Molina (1975)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Las cosas del querer. 2a parto (1995)
  • Las cosas del querer. Kun Manuel Bandera (1989)
  • Con las defensas rotas. Kun Georges Moustaki (1986)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aguilar, Carlos y Genover, Jaume (1992) El cine español en sus intérpretes. Editorial Verdoŭ.
  2. Borau, José Luis, dir. (1998) Diccionario del cine español. Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España.
  3. El País (07/02/1998) Carlos Heredero retrata la filmografía de Gutiérrez Aragón.
  4. El País (22/05/1990) Ángela Molina rechaza protagonizar "Las edades de Lulú" porque "es un porno"