Johan Christian Dahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
J. C. Dahl, Erupto de la Vezuvio (1826), Städelsches Kunstinstitut, Frankfurt am Main.
J. C. Dahl, Lyshornet apud Bergen (1836), Nacia Muzeo de Arto, Oslo.

Johan Christian Claussen DAHL, ankaŭ konata kiel J. C. Dahl (n. la 24-an de februaro 1788 - m. la 14-an de oktobro 1857) estis norvega pentristo kaj pejzaĝisto. Li naskiĝis en Bergen kaj restas rigardita kiel "la patro de norvega pejzaĝismo"[1]. Dahl trejnis kaj kreis sian stilon sen grava subteno. Li restis en Bergen ĝis sia 24-a jaro, kiam li transloĝiĝis al la arte pli aktiva urbo Kopenhago, antaŭ ol definitive enloĝiĝi en Dresdenon en 1818. Li estis multe influita de la germana romantikista pentristo Caspar David Friedrich, kaj estas kutime inkludita de arthistoriistoj en la germana skolo, kvankam li jam estis preskaŭ 40-jara je sia alveno al Dresdeno.

Germana pejzaĝismo ankoraŭ ne estis tre subtila tiutempe, kaj Dahl kontribuis al ties pliboniĝo. Li daŭre vivis en Dresdeno sed kelkfoje vojaĝis al Tirolo kaj Italio, verkante tie multajn pentraĵojn : unu el la plej bonaj estas sendube la Erupto de la Vezuvio, plenumita en 1820. Al li tre plaĉis spektindaj videfektoj, kiel ekzemple en lia Vintro en Munkeno aŭ lia Dresdeno je Lunlumo. Ankaŭ la Haveno de Kopenhago kaj la Kastelo de Friedrichsburg havas la saman aspekton. En Dresdeno videblas multaj el liaj verkoj, inkluzive de notinda granda bildo nomita Norvegio, sed ankaŭ de Marŝtormo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Haverkamp, Frode (in Norwegian). Hans Fredrik Gude: From National Romanticism to Realism in Landscape. trad. Joan Fuglesang.