Johann Christian Lossius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kreskanta intereso pri la konstruo kaj la funkcio de la homa korpo troviĝis jam ĉe la renesanculoj. La homoj komencis kredi nur la tuŝeblajn aferojn; esplori pri anatomio kaj fiziologio publike tre modis. Ankaŭ filozofoj, meze de ili Lossius, ankaŭ partigis tiajn interesojn. - Surbilde titolo de verko de Lossius el la 1775-a jaro.

Johann Christian LOSSIUS (naskiĝinta en la 22-a de aprilo 1743 en Liebstedt, mortinta en la 8-a de januaro 1813 en Erfurto) estis germana materialisma filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe la Universitato de Jena, kie li fariĝis adepto de Joachim Georg Darjes. En 1770 li iĝis profesoro pri filozofio en Erfurto, kie li ekde 1772 okupis ankaŭ teologian katedron.

Sistemo filozofia[redakti | redakti fonton]

Lossius esploris la rilatojn inter spirita vivo kaj encerbaj procesoj. La vero laŭ li ne estus iu metafizika sed nur rilataĵo al la pensanto. Psikologie la vero estus agrabla sento rezultanta el la konkordo de la vibrado de la fibroj en la cerbo.

La samtempaj metafizikistoj ŝajne ne tro ŝatis liajn ideojn. Friedrich Hegel kaj Immanuel Kant taksis ke ili estas nur popularfilozofaĵoj, kiuj malrespektus la verajn problemojn filozofiajn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Physische Ursachen des Wahren. 1775. komplete interrete ĉe Google.
  • Hannibal: ein physiognomisches Fragment. 1776.
  • Unterricht der gesunden Vernunft. 1777.
  • Ueber die Physiognomik des Aristoteles 1777.
  • Neueste philosophische Literatur. 1780. komplete interrete ĉe Google.
  • Etwas über Kantische Philosophie in Hinsicht des Beweises vom Daseyn Gottes. 1789.
  • Neues philosophisches allgemeines Real-Lexikon.1803. komplete interrete ĉe Google.
  • Die Gallsche Schädellehre in critischer, psychologischer und moralischer Hinsicht.1808.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heike Baranzke: Würde der Kreatur? Die Idee der Würde im Horizont der Bioethik. Würzburg (Königshausen & Neumann) 2002, p. 154 sekvv.
  • Manfred Beetz, Jörn Garber, Heinz Thoma (eld.): Physis und Norm. Neue Perspektiven der Anthropologie im 18. Jahrhundert. Göttingen (Wallstein) 2007.
  • Hans-Peter Nowitzki: Der wohltemperierte Mensch: Aufklärungsanthropologien im Widerstreit. Berlin (Gruyter) 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]