Johann Gramann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gramann
(1487-1541)
Nuntempa bildo de la Lernejo de Sankta Tomaso, en Lepsiko, kie Johann Gramann estis rektoro, en 1520.
Nuntempa bildo de la Lernejo de Sankta Tomaso, en Lepsiko, kie Johann Gramann estis rektoro, en 1520.
Persona informo
Naskiĝo 5-a de Julio 1487
en Neustadt an der Aisch, Sankta Romia Imperio
Morto 29-a de Aprilo 1541
en Königsberg, Sovetunio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Wittenberg
Universitato de Königsberg
Profesio
Okupo verkisto • teologo • himnoverkisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Gramann (1487-1541) aŭ laŭ lia plumonomo Johannes Poliander estis germana kuracisto, humanisto, teologo, influa luterana reformisto, pedagogo kaj rektoro en la "Lernejo de Sankta Tomaso", en Lepsiko. Kune kun Paul Speratus li laboris kiel reformisto en la prusa teritorio de la Teŭtona Ordeno kaj reorganizis la lernosistemon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post fini siajn studon, Johann Gramann estis indikita kiel instruiston en la "Lernejo de Sankta Tomaso", en Lepsiko. En 1503 li studis en la Universitato de Lepsiko kaj ekde 1519 li studis kun Filipo Melanktono kaj Marteno Lutero en la Universitato de Wittenberg. En 1507 li ricevis sian bakalaŭrecon kaj en 1516 li diplomiĝis kiel majstro pri filozofio.

En 1520, li kompletigis sian doktorecon pri teologio en Lepsiko kaj instruis pri la Sanktaj Skibaĵoj. Inter la 27-a de junio kaj la 16-a de julio 1519, en Pleißenburg, dum la disputo inter Johannes Eck, Marteno Lutero kaj Bodenstein, Gramann servis kiel lojala katoliko favore al Eck. Dank'al lia amikeco kun la humanisto Petrus Mosellanus, la disputo alportis dubojn al lia koro rilate al la korekteco de lia sinteno, kaj tio okazis pro du kialoj: unue li estis ŝokita pro la fakto ke Marteno Lutero ĉiam apogis siajn opiniojn kun referencoj al la Sanktaj Skribaĵoj, due, li emociiĝis pri la forta alvoko de Marteno Lutero por la konscienco-ekzamenoj anstataŭ la lerteco de Eck en la arto pri disputoj.

Kiam Gramann povis prediki, liaj prelegoj iom post iom iĝis pli luteranaj. En 1520, li estis nomumita rektoro en la "Lernejo de Sankta Tomaso". Tamen, li ĉiam nutris fortan deziron lasi Lepsikon kaj iri al Wittenberg, ĉefe nun kiam la taskoj en la defendo de la reformoj estis rezultinta en striktaj rilatoj kun la katolika reĝo Georgo, la Barbulo, duko de Saksio (1471-1539).

En 1522, post trovi anstataŭanton en la Lernejo de Sankta Tomaso, li iris renkonte al Marteno Lutero kaj Filipo Melanktono, en Wittenberg. Intertempe, inter 1522 kaj 1525 li laboris kiel predikanto en la katedralo de Würzburg kiel sukcedanto de Paul Speratus. Tie li servis du jarojn kaj varme kondamnis la adorkliniĝon al la sanktuloj, ĝis 1523, kiam ekiĝis la Kamparana ribelo en tiu regiono, Gramann translokiĝis al Nurenbergo kiel pastoro en la Preĝejo de Sankta Klara.

Sed, Marteno Lutero samjare konvinkis lin iri al Königsberg, kie li kuniĝis al Johann Briesmann (1488-1549) en liaj klopodoj pri la kaŭzo de la reformo en la provinco de la Duko Alberto de Brandenburgo. Samtempe Gramann reorganizis la lernejan sistemon de la urbo kaj fondis la propran lernejon, el kie estonte estus la "Universitato de Königsberg".

La duko indikis lin kiel predikanton en la Altstädt preĝejo de Königsberg. Tie li altiris ne nur grandan amason da fideluloj, sed li elmontris ke li estis sentima pri proklamado de la veraĵoj de la Evangelio, alfrontante eĉ la eblecon je malŝato de la duko. Ka tio vere okazis. La anabaptistaj doktrinoj komencis aperi kun multaj kongregacioj kaj predikantoj, kaj kvankam ilia estro estis intima amiko de la elektisto, Gramann faris multajn atakojn al ili.

Tiam la duko decidis ke ambaŭ partoj devus interrenkontiĝi dum publika disputo, kaj la venkanta flago devus superregi en tiu lando. Okaze de la disputo, Gramann estis la venkanto. Malgraŭ la avancoj de la anabaptistoj, Gramann, kun siaj klaraj kaj rektaj deklaroj, refutis ĉiujn iliajn argumentojn kaj silentigis siajn oponantojn.[1]

Tiamananiere ke la provinco elliberiĝis de la anabaptisma superrego estrita de Kaspar Schwenckfeld. Gramann mortis en jaro 1541 pri apopleksio. Kune kun Paul Speratus kaj Johann Briesmann, li apartenas al la rondo de la plej gravaj reformistoj en Prusio. Lutero donis al ili la honorigan nomon kiel "Prussorum Evangelistae" (Prusaj evangeliistoj). Gramann ankaŭ estis himno-komponisto kaj unu el liaj himnoj estis komisiita de la Duko Alberto laŭ la Psalmo 103, kiu cetere estis inkluzivita en la psalterio de Sigmund Hemmel (1520-1565). Lia privata biblioteko estis donita al Königsberg, kio estis la semo por la biblioteko de tiu urbo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]