Johann Wilheim von Tscharner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Wilheim von Tscharner
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1886 (1886-05-12)
en Lvivo
Morto 20-an de junio 1946 (1946-06-20) (60-jaraĝa)
en Zuriko
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Johann Wilheim von Tscharner [ĉarner], en Hungario laŭ la hungarlingve kutima sinsekvo kaj pli simple Tscharner János estis svisa pentristo.

Johann Wilheim von Tscharner:Aĵpentraĵo kun kukurbo

Johann Wilheim von Tscharner [1] naskiĝis la 12-an de majo 1886 en Lemberg (Aŭstrio-Hungario) (nuntempa Lvivo en Ukrainio), li mortis la 20-an de junio 1946 en Zuriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johann frekventis mezlernejojn en Rorschach, poste ekde 1897 en Rusa Imperio. Li lernis ruse kaj li ricevis ankaŭ lecionojn por desegni kaj pentri. Ekde 1904 li studis filozofion en la Universitato de Krakovo, samtempe artlernejon en la sama urbo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Florian Cynk kaj Teodor Axentowicz. Post jaroj li iris al Munkeno, kie li lernis en privata pentrista lernejo de Simon Hollósy. Somere li akompanis Hollósy al Artistkolonio (Nagybánya). Li trovis ankaŭ hungaran fraŭlinon, ili geedziĝis en 1908. Baldaŭ 4 gefiloj naskiĝis. En la sekvaj jaroj ili vivis vintre en Parizo, kie li plulernis en akademio de Henri Matisse. Dum la 1-a mondmilito ili vivis en Zuriko malriĉe. En 1917 li ekspoziciis en influo de dadaismo, sed poste li revenis al la tradicia arto. Li estis membro de Societo de Pentristoj de Nagybánya, li pentradis plej ofte aĵpentraĵojn. Li ricevis svisan premion en 1942.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Zuriko (1917, 1945, 1957, 1964, 1986)
  • Chur (1923, 1957)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Aĵpentraĵo kun kukurbo (vidu la bildon!)
  • Haus im Grünen (1914-15)
  • Alle drei (1921)
  • Paysage (ĉ. 1929)
  • Sitzende Frau in rotem Kleid (1935)

Fontoj[redakti | redakti fonton]