Johannes Baptist Katschthaler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Baptist Katschthaler
romkatolika ĉefepiskopo
Persona informo
Johannes Baptist Katschthaler
Naskiĝo 29-an de majo 1832 (1832-05-29)
en Hippach
Morto 27-an de februaro 1914 (1914-02-27) (81-jaraĝa)
en Salcburgo
Tombo Salcburgo vd
Religio katolika eklezio vd
Etno aŭstroj vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Salcburgo vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • politikisto • katolika teologo • katolika episkopo vd
Laborkampo katolika teologio vd
Aktiva en Salcburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
portreto de Katschthaler el broŝuro de la 23-a Internacia eŭkaristia kongreso en Vieno (1912)
blazono kardinala kun la frazo Neniam serĉu nur cin mem!

Johannes Baptist Katschthaler (naskiĝinta la 29-an de majo 1832 en Hippach/Distrikto Schwaz, mortinta la 27-an de februaro 1914 en Salcburgo) estis aŭstra teologo kaj de 1900 ĝismorte arkiepiskopo de Salcburgo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj ĉe la Universitato de Vieno li iĝis studento de teologio Salcburge kie li doktoriĝis. Post ordinacio en la 31.7.1855 en la katedralo de Salcburgo li estis vikario en St. Johann im Pongau. En 1864 li fariĝis profesoro pri dogmoteologio instruonte ekde 1875 ĉe la Universitato de Innsbruck la historion de dogmoj kaj apologetikon. En 1876 li iĝis honora membro de la katolika studenta korporacio AV Austria Innsbruck ene de CV.

En la landa parlamento de Tirolo li reprezentantis por lia ĉefepiskopa moŝto de Salcburgo. En 1880 li iĝis kapitulano katedralo kaj en 1882 estro de la Porpastra seminario de Salcburgo. En 1891 li estis konsekrita titulara episkopo de Cybistra. Katedrala preposto li fariĝis en 1892 kaj ok jarojn pli malfrue li ek-arkiepiskopis.

En junio 1903 papo Leono la 13-a kreis lin kardinala pastro pri la Preĝejo Sankta Tomaso je Parione (Romo). Katschthaler partoprenis jam la konklavon de 1903 kie estis elektita nova episkopo de Romo Pio la 10-a.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Katschthaler ege, sed vane, engaĝiĝis pri restarigo de (katolika) altlernejo en Salcburgo kaj apogis ekleziajn reformojn. Krome li estis ŝatanto kaj apoganto de ekleziaj muzikistoj kaj artistoj. Lia paŝtista cirkulero pri la digneco sacerdota furoris.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]