Johano de Indagine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano de Indagine
Persona informo
Naskonomo Johannes Bremer
Naskiĝo 1-an de januaro 1415 (1415-01-01)
en Hattendorf (Auetal)
Morto 1-an de januaro 1475 (1475-01-01) (60-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj latina
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo teologo • verkistomonaĥoskribisto
vdr

Johano de Indagine (naskiĝinta Johannes Bremer von Hagen en 1415 en Auetal-Hattendorf, mortinta la 19-an de aprilo 1475 en Erfurto) estis germana kartuziano, reformteologo kaj teologia fakverkisto. Lia frato Heinrich estis abato de la benediktana monaĥejo de Ilsenburg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post kelkaj jaroj ĉe la universitato de Erfurto pri kanona kaj civila juroj li rezignis pri ĉiuj akademiaj gradoj kaj dum la pestepidemio de 1440 frokuliĝis en la kartuzio de Erfurto.

La unuan jardekon de la ordena vivo plenigis intensaj studoj pri teologio kaj jurscienco. Jakobo de Jüterbog estis la de li ŝatata instruisto kaj spirituala patro. Inter 1454 kaj 1456 Johano prioris en Eisenach, inter 1457 kaj 1460 en Erfurto, inter 1461 kaj 1464 en Frankfurto ĉe Odro kaj Szczecin. En 1465 li revenis kiel simpla monaĥo Erfurton.

Neniam ni neglektis siajn verkistajn agadojn. Episkopoj, princoj, kleruloj kaj nekleritaj homoj venis je konsultado, eĉ teologoj kiel Johann von Wesel kaj Johannes el Dorsten kaj universitatanoj erfurtaj. Por la erfurta altlernejo Johano de Indagine verkis ekspertizon pri liturgia novigo proponita fare de la arkiepiskopo de Majenco kaj kuraĝe Johano proponis nesekvon de ties ordonojn.[1] Senkaŝite li engaĝiĝis kontraŭ malbonaj aferoj ene de la eklezio kaj pledis por reformego eklezie kaj ordenare.

Liaj skribaĵoj - kion atestas ankaŭ ilia granda disvastiĝo - trafis la tiutempan guston per sia pastorala tono. Teologiajn novigojn ili tamen ne enhavis kaj sekve nur malmulto de la verkoj estis presitaj.

Li mem mallonge antaŭ la vivofino asertis esti aŭtoro de pli ol kvin centoj da verkoj. Li komentis la tutan biblion kaj partojn de ĝi eĉ plurfoje. Nur tiuj ĉi komentoj jam plenigas 80 volumojn. Aldonendas multaj traktatoj pri tre diversaj teologiaj kaj juraj problemoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Kleineidam, Erich, "Indaginis, Johannes". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 169 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aus dem Vorhergehenden ergibt sich ganz klar, daß dem Mandat des Erzbischofs nicht zu gehorchen ist. (Oxford, Bodleian Library, Ms. Hamilton 54, f. 451V).