Johano la 3-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano la 3-a
Duko de Bretonio
Regado 1312-1341
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Naskiĝo 8-a de Marto 1286
en Chateauceaux
Morto 30-a de Aprilo 1341
en Caen
Antaŭulo Arturo la 2-a de Bretonio
Sekvanto Johano de Montfort
en konflikto kun
Johana de Pentievro kaj Karolo de Blezo
Dinastio Kapetida familio de Dreux
Patro Arturo la 2-a de Bretonio
Patrino Maria de Limoges
Antaŭulo Arturo la 2-a de Bretonio
v  d  r
Information icon.svg

Johano la 3-a la Bona (naskiĝinta en la 8-a de Marto 1286 en Châteauceaux, nun Champtoceaux kaj mortinta en la 30-a de Aprilo 1341 en Caen), filo de Arturo la 2-a de Bretonio kaj de ties unua edzino Maria de Limoges, vicgrafino de Limoges, estis duko de Bretonio (1312-1341), kaj grafo de Richmond (1334-1341).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Transporto de la ĉerko de Johano la 3-a la Bona kaj la hereda milito kiu sekvis, Grandaj Kronikoj de Francio de Jean Froissart

Ekde sia dukiĝo, li provis kontesti la legitimecon de la edziĝo de sia patro kun Jolanda de Dreux, poste komencis longa proceso kontraŭ ŝi por la heredo de Arturo la 2-a. En 1315, li partoprenis kampanjon de Ludoviko la 10-a kontraŭ Flandrio. Li estis fidela al la reĝoj de Francio kaj batalis flanke de Filipo la 6-a de Valezio en la Batalo de Cassel en 1328, kie li estis vundita.

En 1316, li modifis sian blazonon por ermenplena blazono, kiu estas ankoraŭ nun uzata por reprezenti Bretonion.

Sen infano sed ŝarĝita per duonfrato (filo de sia malamata bopatrino) kiel probabla heredanto, li pensis pri testamentado de la duklando al la reĝo de Francio. Liaj regnanoj oponis tion, kaj li tiam edzinigis sian nevinon Johana de Pentievro al Karolo de Blezo, nevino de la reĝo de Francio Filipo la 6-a.

En 1338, li sendis sian ŝiparon al la Batalo de Écluse subtene al tiu de la reĝo de Francio, sed tiuj estis detruitaj de la angloj. Survoje por kuniĝi al Filipo la 6-a, li mortis en Caen en 1341[1] revene de Flandrio.

Lia rifuzo decidi pri heredonto por la duklando estis la kaŭzo de la hereda milito de Bretonio, kiu komenciĝis kun lia morto.

Informoj pri liaj edziĝoj[redakti | redakti fonton]

Entombigo de Johano la 3-a la Bona

La duko Johano la 3-a havis tri edzinojn sed neniun filon li havis en tiuj tri geedziĝoj.

Genealogio de Arturo la 2-a, duko de Bretonio

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Célestin Hippeau, L'abbaye de Saint-Étienne de Caen, 1066-1790, Caen, A. Hardel, 1855; p. 104

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe Johano la 3-a (Bretonio) Poste


Arturo la 2-a
duko de Bretonio
Blason Pierre Ier de Bretagne.svg
Blason region fr Bretagne.svg

(1312-1341)
Johana de Pentievro
kaj Karolo de Blezo
pretende kontraŭ
Johano de Montfort