John Shepherd-Barron
El Vikipedio
John SHEPHERD-BARRON (naskiĝis la 25-an de junio 1925 en Ŝilong, Barato - mortis la 15-an de majo 2010 en Inverness, Skotlando) estis skota inventisto.
Biografio [redakti]
John Shepherd-Barron studis en Universitato de Edinburgo kaj en Universitato de Kembriĝo. Li eniris la firmaon 'De La Rue Instruments' komence de la 1960-aj jaroj. Li tie elpensis la koncepton de monaŭtomato de bankbiletoj uzebla po 24 horoj tage kaj po 7 tagoj semajne. La unua aparato estis instalita en agentejo de Enfield, branĉo de Barclays, norde de Londono en junio 1967.
Paper-bileto ŝovita en la aparaton, sekreta kodo de kvar ciferoj kaj la aparato liveras dek-pundajn biletojn.
Shepherd-Barron estas, praktike, la patro de la moderna bankaŭtomato.