Jon Voight

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jon Voight 2011.jpg

Jon Voight (naskiĝis la 29-an de decembro 1938 en Yonkers, Novjorko, Usono) estas usona aktoro, patro de Angelina Jolie.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Katolika Universitato de Ameriko en Vaŝingtono kaj finstudis tie en 1960. Li debutis en 1961 en Broadway. La aktoro altiris attenton en 1969 per ludo en la filmo Midnight Cowboy'. Pro la ludio en filmo Coming Home, li ricevis en 1978 Oskar-premion por la plej bona vira ĉefrolulo. Samjare li ricevis ankaŭ premion por plej bona vira aktoro en Cannes. Li ludis en la 1980-aj jaroj en tri filmoj. En la 1990-aj jaroj, li ludis denove en sukcesaj filmoj kiel Mission: Impossible (1996), Enemy of the State (1998)).

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Angelina Jolie naskiĝis el lia dua geedzeco, ili ludis kune en 2000 en filmo Lara Croft: Tomb Raider.