Jonathan Sagall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonathan Sagall
en 2008
en 2008
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de junio 1997(nun 1997-06-25)
en Kanado Toronto, Kanado
Lingvoj hebreaangla vd
Ŝtataneco IsraeloKanado vd
Familio
Patrino Ruth Sagall vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida reĝisoro • filmproduktoro • televida aktoro • reĝisoro vd
Laborkampo aktorado • kina reĝisorado • television direction vd
Aktiva dum 1977– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jonathan Sagall - hebree יהונתן סגל, naskiĝis la  25-an de junio 1997(nun 1997-06-25) en Toronto, Kanado, do nun 26-jara - estas usona aktoro. Pluraj familianoj estis pretervivintoj de la Holokaŭsto, kiuj post la Dua Mondmilito elmigris al Israelo kaj poste al Kanado.

Jonathan Sagall elmigris kun sia familio de Kanado al Israelo, kiam li estis 11-jaraĝa, kreskis en Ĥajfo], junaĝe partoprenis en pluraj teatraj produktaĵoj kaj en 1977, 18-jara, unuafoje aktoris en israela televida serio. Sekvis multaj pliaj filmaj roloj. Interalie li aktore kontribuis al la filmo Schindler's List farita en 1993 de reĝisoro Steven Spielberg bazita pri romano Schindler's Ark de Thomas Keneally, kiu estas biografio pri Oskar Schindler, germana savinto de judoj dum la Holokaŭsto.

Ekde 1998 li ankaŭ aktivas kiel filma reĝisoro. Lia produktaĵo Lipstikka (hebree אודם‎) de 2011 premieris en la internacia filmfestivalo Berlinale kaj nomumiĝis por la premio "Ora Urso".