José Luis Ortiz Moreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Luis Ortiz Moreno
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1966 (1966-11-30) (57-jaraĝa)
en Hispanio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Granado
Okupo
Okupo astronomo
vdr

José Luis ORTIZ MORENO (naskiĝinta en 1967) estas hispana astronomo de la Instituto de Astrofiziko de Andaluzio en Hispanio.

Li estras teamon de la Observatorio de Sierra Nevada (Granado), kie li estas kun-direktoro pri teknologio.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

La 29-an de julio 2005, li anoncas la malkovron de nova kujperzona objekto, kiu ricevis la maldaùran nomon 2003 EL61, kaj estos nomita kiel nanplanedo 136108 Haumea la 17-an de septembro 2008.

Tamen, Michael E. Brown kaj sia teamo de la Kalteko ankaŭ estis observintaj Haŭmeon kaj kromnomis ĝin « Santa » (angla nomo de la Kristnaska Viro). Michael Brown komence konsentis, ke Ortiz Moreno kaj lia teamo estas kredita de la malkovro, sed Ortiz Moreno pli malfrue konfesis, ke li havis atingon al la esploroj kaj datumoj de Michael Brown antaŭ anonci sian malkovro. La Internacia Astronomia Unio ne malagnoskis Ortiz Moreno kiel malkovrinto de Haŭmeo, sed aprobis, kiel nomo por la planedo "Haŭmeo" proponita de Brown, anstataŭ "Ataecina" proponita de Ortiz Moreno.

La 21-an de januaro 2017, profiante de la kaŝado de la stelo URAT1 533–182543 far'de Haŭmeo, José Luis Ortiz kaj sia teamo malkovras ringon ĉirkaù tiu nanplanedo.

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de la asteroido 416252 Manuelherrera la 5-an de marto 2003.[1]

La asteroido 4436 Ortizmoreno estis nomita en lia honoro.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Luis Ortiz Moreno en la franca Vikipedio.