Josef Brüch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef BRÜCH (naskiĝinta la 1-an de aŭgusto 1886 en Tisová, mortinta la 27-an de marto 1962 en Vieno) estis aŭstra romanisto kaj lingvisto.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Josef Brüch studis germanistikon kaj romanistikon ĉe la universitato de Karolo kaj ĉe universitato de Lepsiko kaj universitato de Vieno. Prage li doktoriĝis en 1911 post defendo de la disertacio Zur Sprache der Rede vom Glauben des Armen Hartmann (Prago 1910, represo en Hildesheim 1974; pri la lingvo de la predikisto Der arme Hartmann) kaj habilitiĝis en 1913 ĉe Jan Urban Jarník pri Der Einfluß der germanischen Sprachen auf das Vulgärlatein (Heidelberg 1913; influo de la ĝermanaj lingvoj sur la neklasikan latinon).

Inter 1915 kaj 1923 li docentis private ĉe la viena altlernejo antaŭ vokiĝo en la 1923 profesori en Rigo. En 1926 li posteulis Ernst Gamillscheg ĉe la universitato de Innsbruck, kie li fariĝis orda profesoro en 1929 kaj dekanis ĉe la fakultato pri filozofio en 1933/34. En la 20.3.1939 li petis membrecon ĉe NSDAP ĝuonte re-datumigon de ekmembreco jam por la 1.5.1938 (partimembronumero 6.380.456)[1][2].

En 1950 li iris docenti Vienon; tie li iĝis membro de la Aŭstra Akademio de Sciencoj en 1956 kaj emeritiĝis en 1957.

Kromaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Anglomanie in Frankreich. (=Frankreich. Sein Weltbild und Europa. Volkstum und Sprache. Gemeinschaftsarbeit der deutschen Romanistik). Serieldonanto Fritz Neubert. Kohlhammer, Stuttgart 1941
  • Vulgärlat. peltrum „Zinn“. Wien 1959
  • Die Sippe des französischen feutre „Filz“, Graz 1960

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bundesarchiv R 9361-IX KARTEI/4670373
  2. Mitchell G. Ask (eld.): Geisteswissenschaften im Nationalsozialismus: das Beispiel der Universität Wien. Göttingen 2010, p. 500