Joseph von Eichendorff

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joseph Freiherr von EICHENDORFF (* la 10-an de marto 1788 en la kastelo Lubowitz apud Ratibor, † la 26-an de novembro 1857 en Neisse) estis germana poeto kaj unu el la plej famaj reprezentantoj de la germana romantikismo.

En sia verkaro li montras la kontraston inter la reala mondo, karakterizita de la strebo al posedo, kaj sopirita fabeleca mondo, en kiu la homoj finfine trovu pacon kaj harmonion. Oftaj temoj en lia verkaro estas sopiroj al la foro kaj al la patrio. Tre bone tio videblas en la rakonto “El la vivo de netaŭgulo”. Ĝi temas pri junulo, kiu forlasas sian hejmon por serĉi sian feliĉon en la malproksimo. Post multaj aventuroj li finfine revenas hejmen kaj konstatas, ke li povas trovi ĉion sopiritan ankaŭ en sia hejmo.

La lirikan verkaron de EICHENDORFF karakterizas simpla lingvaĵo kaj – ofte ripetiĝantaj – naturaj motivoj, kiel ekz. montoj, arbaroj kaj ĝardenoj. Multaj lirikaĵoj aperis en la prozaj verkoj de la aŭtoro kaj famaj komponistoj (ekz. Robert Schumann) faris el ili kvazaŭ popolkantojn.

Famaj verkoj

  • Ahnung und Gegenwart (1815)
  • Das Marmorbild (1819)
  • Aus dem Leben eines Taugenichts (1826)
  • Das Schloss Dürande (1834)
  • Gedichte (1837)

El liaj verkoj

Melankolio
Mi vagis boske, vale
en tarda frisko for,
ploremis akvofale
profunde en la kor'.
Kaj el pratempaj fruoj
vekiĝe val' salutis
kvazaŭ de foraj fluoj,
kiujn la nokt' englutis.
La suno dronis fore,
apenaŭ brizo ventis,
maldormis mi dumhore,
solece kamp' silentis.
(tradukis Henryk Wenzel)

En Esperanto aperis