Josh Duhamel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Josh Duhamel
Josh Duhamel 2.jpg
Naskonomo Joshua David Duhamel
Naskiĝo 14-a de novembro 1972
Flago de Usono Minot, Norda Dakoto, Usono
Premio Emmy
Plej bona aktoro en sapserio
2002 - All My Children
v  d  r
Information icon.svg

Joshua David Duhamel (Minot (Norda Dakoto), la 14-an de novembro 1972) estas usona aktoro. Li gajnis en 2002 Premion Emmy por lia rolo en la sapserio All My Children (Ĉiuj miaj infanoj).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Duhamel estas la filo de Larry David Duhamel kaj Linda Duhamel. Liaj gepatroj divorcis dum lia juneco. Li elkreskis kun sia patrino kaj tri fratinoj, Ashley, Cassidy kaj Mckenzie [1]. Li studis je la Minot State-universitato, kie li bakalaŭriĝis en biologio kaj ludis en usona futbaloteamo kiel arierulo [1].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post kiam Duhamel transloĝiĝis al Kalifornio, li eklaboris kiel fotomodelo por modomagazinoj. Per tio li en 1997 fariĝis 'Modelo de la jaro'. En 2004 li ricevis sian unuan filmrolon, nome la ĉefrolon en la libroprifilmado The Picture of Dorian Gray (La foto de Dorian Gray). Lia rolo de Leo du Pres en la sapserio All My Children Tiam ĵus finiĝis (1999-2002). Duhamel kvarfoje kandidatiĝis por la Premio Emmy, de kiu li unu gajnis.

En 2003 li ricevis la rolon de Danny McCoy en la televidserio Las Vegas. En tiu aspekto li aperis trifoje per gastroloj en la serio Crossing Jordan (Transiri Jordanon).

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Dum kelkaj jaroj li estis la fianĉo de Kristy Pierce, sed ne edziĝis. Pliposte li havis amrilaton kun kantistino Stacy Ferguson de la The Black Eyed Peas, kun kiu li en decembro 2007 fianĉiĝis kaj edziĝis je la 10-a de januaro 2009.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

Transformers: Dark of the Moon (Lennox)
The romantics (Tom)
Life as We Know It (Eric Messer)
Ramona and Beezus
When in Rome (Nick Beamon)
Transformers: Revenge of the Fallen (Lennox)
Transformers (Lennox)
Turistas (Alex)
Win a Date with Tad Hamilton (Tad Hamilton)
The Picture of Dorian Gray

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Meet up-and-comer Josh Duhamel. USA Weekend (5 februari 2005).