Juan Antonio Samaranch
| Juan Antonio Samaranch | ||
|---|---|---|
|
Juan Antonio Samaranch dum la mondĉampionado de atletismo de 2007 |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Juan Antonio Samaranch | |
| Dato de naskiĝo | 17-a de julio 1920 | |
| Dato de morto | 21-a de aprilo 2010 | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 89 | |
Juan Antonio Samaranch [Ĥŭan Antonjo Samarank], katalune Joan Antoni Samaranch i Torelló (naskiĝis la 17-an de julio 1920, mortis la 21-an de aprilo 2010) estis hispana sportoficialulo
Li estis prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato inter 1980 kaj 2001.
[redakti] Politika kariero en Hispanio
Samaranch komencis sian politikan karieron dum la diktaturo de la generalo Francisco Franco. Li estis magistratano en la urbodomo de Barcelono. Li poste estis ŝtatsekretario pri sporto, deputito en la nedemokrataj Kortesoj, kaj prezidanto de la Deputitaro de la provinco de Barcelono, antaŭ ol fariĝi vicprezidanto de IOK en 1974. En 1977 li estis nomumita ambasadoro en Sovetio, kie li akiris gravajn politikajn kontaktojn.
En 1991 li estis nomumita Markizo de Samaranch.
[redakti] Prezidanteco de la IOK
Samaranch estis elektita Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato en la sesio okazigita en Moskvo inter la 15-a kaj 18-a de julio de 1980.
Sub lia prezidanteco, multe kreskis la profesieco de la Olimpikaj Ludoj, kun la partopreno de profesiaj sportistoj. La Ludoj fariĝis pli konkuraj kaj pli spektaklecaj, kun pli da ekonomiaj interesoj.
En 1992 estis plenumita lia revo pri la okazigo de la Olimpikaj Ludoj en Barcelono.
En 1999 li devis fronti diversajn skandalojn en la nomumo de sidejoj.
En 2001 li decids ne plu aspiri al la prezidanteco. Lin sukcedis Jacques Rogge, kaj Samaranch estis nomata Dumviva Honora Prezidanto.
Samaranch spertis korproblemon la 13-an de oktobro 2009 dum vojaĝo al Monako[1]. Li forpasis en 2010.
[redakti] Referencoj
- ↑ angle « Juan Antonio Samaranch victime d'un malaise cardiaque », ĉe lematin.ch.
Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Samaranch, Juan Antonio" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Samaranch ,Juan Antonio".