Juan Eslava Galán

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juan Eslava Galán

Juan Eslava Galán estas hispana verkisto. Naskita en Arjona, Jaén, la 7a de marto de 1948, la filo de olivistoj. Li studis en la lokaj lernejoj ĝis kiam la familio translokiĝis al Ĥaeno kiam li estis dekjaraĝa. Tiuj unuaj jaroj aperas en lia unua novelo "Escuela y prisiones de Vicentito González" ("Lernejo kaj prizonoj de Vicentito González".

Li studis Filozofion kaj Beletron en la Universitato de Granada, kie diplomuĝis en Angla Filologio, kaj poste veturis al Britio por ampleksigi siajn studojn. Revene li estis instruisto en mezlernejo kaj poste doktoriĝis en la Universitato de Granada per tezo pri "Poliorcética y fortificación bajomedieval en el reino de Jaén".

Li adoras la Mezepokon, kio aperas en sia verko. Lia plej konata novelo estas "En busca del unicornio" ("Serĉante la Unukornulon"), kiu estis premiita per Premio Planeta, kio famigis lin kaj ĝin. Ties verkaro enhavas pli ol 50 librojn kaj eseojn inter kiuj elstaras Catedral (Katedralo) kaj Señorita (Fraŭlino). Ĵusa sukcesa libro estas "Una Historia de la Guerra Civil que no va a gustar a nadie" ("Historio de la Enlanda Milito kio neniun plaĉos"), kiu rakontas elstarajn eventojn de la Hispana Enlanda Milito inter ĵurnalismo kaj historia romano. Krome li ricevis premiojn kiel Ateneo de Sevilla, Premio Fernando Lara de Novela, Enrico Fattore de Italio aŭ la Premio de la Crítica Andaluza.

Krome sub la seudonimo de Nicholas Wilcox, li verkis kelkaj policajn romanojn. Tio estas kuriozaĵo ĉar la stilo kaj temoj estas tute malsimila de tiuj de la "normala" Juan Eslava Galán.

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj