Juan Larrea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Larrea
Persona informo
Juan Larrea
Naskiĝo 13-an de marto 1895 (1895-03-13)
en Bilbao
Morto 9-an de julio 1980 (1980-07-09) (85-jaraĝa)
en Kordobo
Lingvoj francahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan LARREA Celayeta (Bilbao, 13a de marto 1895 - Kordobo (Argentino), 9a de julio 1980) estis hispana poeto kaj eseisto kiu kreis grandparte sian verkaron en ekzilo, preskaŭ tute en kadro de poezio de avangardo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li eklaboris kiel arkivisto kaj bibliotekisto en la Historia Nacia Arkivo de Hispanio en Madrido ekde 1921. En 1926, li translokiĝis al Parizo, kie li ekuzis la francan kiel krelingvo. Tie, kun César Vallejo, fondis la revuon Favorables París Poema, en kiu kunlaboris Gerardo Diego, Tristan Tzara, Vicente Huidobro, Juan Gris... En 1929 Larrea edziĝis al Marguerite Aubry, kaj la paro loĝis en Peruo dum unu jaro (1930-31). Reveninta en Parizon, li abandonis portempe la kreadon en poezio kaj dediĉis sin al prozo.

En 1937 Juan Larrea formis parton (kun Josep Renau, José Bergamín, Max Aub kaj aliaj intelektuloj) de la delegitaro kiu petis al Pablo Picasso partoprenon en la Pavilionn de Hispanio de la Internacia Ekspozicio de 1937, kio rezultis en la pentrado de Gerniko kaj la gravuraĵoj Sueño y mentira de Franco. En tiu epoko, Larrea laboris kiel ataŝeo de la hispana ambasado en Parizo kaj sekretario de la Junta de Relaciones Culturales.​

Post la Hispana Enlanda Milito, Larrea ekziliĝis en Ameriko, unue en Meksiko. Post la separiĝo disde Marguerite, Larrea ekloĝis en Novjorko (1949-56), pere de stipendio de la Fondaĵo Guggenheim, kaj el 1956 en Kordobo (Argentino), kiel profesoro kaj esploristo en la loka universitato; li emeritiĝis en 1978.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Oscuro dominio (México, 1934)
  • Versión celeste (1970)

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Arte Peruano (1935)
  • Rendición de Espíritu (1943)
  • El Surrealismo entre Viejo y Nuevo mundo (1944)
  • The Vision of the "GÜernica" (1947)
  • La Religión del Lenguaje Español (1951)
  • La Espada de la Paloma (1956)
  • Razón de Ser (1956)
  • César Vallejo o Hispanoamérica en la Cruz de su Razón (1958)
  • Teleología de la cultura (1965)
  • Del surrealismo a Machu Picchu (1967)
  • Cambiando el somier (1973)
  • Guernica (1977)
  • Cara y cruz de la República (1980)
  • Al amor de Vallejo (1980)
  • Rubén Darío y la Nueva Cultura Americana (1987)
  • Del surrealismo a Machipicchu (2019)

Poezia taglibro[redakti | redakti fonton]

  • Orbe, (1990)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan Larrea (poeta) en la hispana Vikipedio.