Junaĝo
Tiu ĉi artikolo temas pri la biologia termino de junaĝo respektive juneco. Pri la junulara Esperanto-klubo JUNECO vidu apartan tekston. |
Junaĝo, ankaŭ nomata juneco, estas etapo dum la vivo de homo, kiu laŭ malsamaj difinoj aŭ inkluzivas aŭ (en la senco de adolesko) sekvas infanaĝon kaj ampleksas la evoluon ĝis la fruaj plenkreskulaj jaroj. UNO nomas junulo ĉiun personon pli maljuna ol 14 kaj pli juna ol 26 jaroj. Laŭ historiaj kaj soci-kulturaj cirkonstancoj la limoj de la junaĝo varias.
La tri ĉefaj vivfazoj: Junaĝo | Plenkreskaĝo | Maljunaĝo
La tri fazoj de junaĝo: Bebeco | Infaneco | Adolesko
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri junaĝo/juneco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ En juneco logas, en maljuneco tedas. ” „ En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas. ” „ Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. ”