Kálmán János Juhász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kálmán János Juhász [jAnoŝ juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász Kálmán János estis hungara-usona maŝininĝeniero, profesoro, inventisto. Lia nomo en Usono disvastiĝis kiel Kalman John de Juhasz.

Kálmán János Juhász [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1893 en Hungara reĝlando en Csap (nuntempa Ĉop en Ukrainio). Li mortis la 26-an de decembro 1972 en Pensilvanio en State College.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán János Juhász akiris maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1914, poste tuj li ricevis samloke instruan postenon, samtempe li ekhavis stipendion al Britio. La 1-a mondmilito atingis lin en Anglio, kie li iĝis militkaptito ĝis 1919. Dum la militkaptitaj jaroj li laboris en fabriko, dume li inventis pli novan karburatoron. Hejmenveninta li instruis en la menciita universitato kelkajn jarojn, kie li inventis indikilon pri aŭtoj, poste li laboris en fabrikoj en Hamburgo, Torino, Budapeŝto. En 1927 li translokiĝis al Usono, kie li instruis plej ofte en Universitato en Pensilvanio. Tiutempe li inventis diversaĵojn pri aŭtoj, tial li ricevis dufoje usonajn premiojn. Post la 2-a mondmilito li estis sendita al Germanio, kie li partoprenis pri refunkciigo de la aŭtoproduktadoj. Li emeritiĝis en 1953, sed ĝis 1959 li estis konsilisto de la usona armeo. En 1965 la hungara universitato donacis al li titularan doktoriĝon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Some Results of the Oil Spray Research at Penn State (1929)
  • The engine indicator. Its design, theory and special applications (1934)
  • Bibliography in Sprays (1948)
  • Spray Literature Abstracts (1959)
  • Graphical analysis of transient elastic phenomena (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]