Károly Csemegi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Csemegi [kAroj ĉemegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csemegi Károly estis hungara juristo, parlamentano, subministro, oficiro. Lia origina nomo estis Nasch Károly.

Károly Csemegi
Memortabulo pri Károly Csemegi
Ĉefverko de Károly Csemegi

Károly Csemegi [1] naskiĝis la 3-an de majo 1826 en Csongrád (urbo). Li mortis la 18-an de marto 1899 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Csemegi devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Universitato de Pest, poste advokatan diplomon en 1846. Post siaj studoj li estis subnotario, krome en 1847 li ĉeestis en la parlamentaj kunsidoj. Liaj poemoj aperis ekzemple en Pesti Hírlap. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1848 en rango majoro, post la falo li estis arestita, poste devigsoldato. En 1854 li edziĝis, baldaŭe li havis filon. Inter 1867 kaj 1879 li laboris en ministerio pri justico, inter 1872 kaj 1878 li estis parlamenta deputito. Li estis nomumita reĝa sekreta konsilisto, krome li ricevis premion. En 1893 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A jogvesztés elmélete és az államjog (1862)
  • 1878: V. tc. - ĉefverko kreita dum 5 jaroj, la unua hungara puna juro, aperis ankaŭ france „Code Pénal Hongrois des Crimes et les Delits” en 1885
  • 1879: XL. tc. a kihágásokról
  • Tervezetek a bűnvádi eljárásról (1882 kaj 1885)
  • Az egyházi holtkéz (1897)
  • Csemegi Károly művei I-II. (1904) - kolektitaj verkoj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj strato en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]