Károly Lindner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Lindner
Károly Lindner
Károly Lindner
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1921 (1921-01-29)
en Budapeŝto
Morto oktobro de 1998
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
vdr

Károly Lindner [kAroj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Lindner Károly estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Li specialiĝis pri analizo de nutraĵoj, manĝaĵoj.

Károly Lindner[1] naskiĝis la 29-an de januaro 1921 en Budapeŝto, li mortis en oktobro de 1998 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Lindner akiris kemian diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1942. Post la diplomo li laboris en pluraj institutoj, kie li okupiĝis pri kemiaj konsistajcoj de nutraĵoj, kuracakvoj kaj purigiloj. Inter 1961-1973 li estis vicinstitutestro. En 1955 li kandidatiĝis, en 1967 li doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Inter 1966-1969 li laboris en Havano, inter 1973-1992 li instruis en altlernejo en Budapeŝto, li longe estis katedrestro. Li pensiuliĝis en 1982, sed li instruis plu jardekon. Li ricevis ŝtatan premion en 1982, krome memormedalojn. Li kontribuis ankaŭ pri turismaj cellokoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Polarographische Beurteilung des biologischen Wertes der Eiweissstoffe (1956)
  • Táplálékfehérjék és egyéb aminosavforrásain (disertaĵo, 1966)
  • Türingiai utazások (1977)
  • Táplálkozás- és élelmezéstan (1977)
  • Az ételkészítés technológiája (1983)
  • Tápanyagtáblázat (kunaŭtoro, 12-a eldono, 1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio

Referencoj[redakti | redakti fonton]