Károly Telepy
Károly Telepy | |
---|---|
Desegnaĵo pri Károly Telepy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1828 en Debrecen |
Morto | 30-an de septembro 1906 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario • Aŭstra imperio • Translajtio (Hungara Reĝlando) |
Familio | |
Patro | György Telepi |
Okupo | |
Okupo | pentristo • landscape painter |
Károly Telepy [kAroj telepi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Telepy Károly estis hungara pentristo, framasono [1] [2]. Lia patro estis György Telepi.
Károly Telepy [3] naskiĝis la 25-an de decembro 1828 en Debrecen, li mortis la 30-an de septembro 1906 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Telepy frekventis piaristan gimnazion en Pest (urbo), ekde 1845 li lernis en pentrista lernejo de Miklós Barabás (pentristo), post la Hungara revolucio de 1848 en akademioj en Munkeno (1850–1851) kaj Venecio (1852-1859), fine en Romo de Károly Markó (1793). Li hejmenvenis en 1860, plej ofte li pentradis pejzaĝojn.
Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1906)
- Debrecen (1966)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Portreto pri Róza Laborfalvi
- altaraj bildoj por preĝejo de Nagyoroszi
- A karthauziak kolostora Rómában (1857)
- Memportreto (vidu la 1-an suban foton!)
- Tatroj (vidu la 2-an suban foton!)
- Rando de arbaro (vidu la 3-an suban foton!)
- Pejzaĝo kun ruino (vidu la 4-an suban foton!)
- Romantika pejzaĝo (1900, vidu la 5-an suban foton!)
- Roka pejzaĝo (1870, vidu la 6-an suban foton!)
- Vespero ĉe Balatono (vidu la 7-an suban foton!)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
-
Memportreto
-
Tatroj
-
Rando de arbaro
-
Pejzaĝo kun ruino
-
Romantika pejzaĝo
-
Roka pejzaĝo
-
Vespero ĉe Balatono