Kővágóörs
El Vikipedio
Kővágóörs (kOvAgOorŝ) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Tapolca. Örs estas unu el la hungaraj tribestroj.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 910
- Poŝtkodo: 8254
- Telefonprefikso: 87
Geografio [redakti]
Kővágóörs situas en montaro Bakony, en baseno nomata Káli, preskaŭ apud Balatono, laŭ flankovojoj.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1263 en formo Szent-László-Örs. La komunumo apartenis al Révfülöp ĝis 1943. En 1944 la judoj estis deportitaj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, poŝto, kuracejo, vendejoj. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo kaj turismo.