Luterana preĝejo (Kővágóörs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Kővágóörs
La luterana preĝejo situas pli supre
La luterana preĝejo situas pli supre
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kővágóörs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo iam romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kővágóörs.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kővágóörs ekde etendiĝo de la reformacio estis grava nesto de la luteranismo en Hungarlando. Pli frue katolika romanika kirko Ladislao la 1-a (Hungario) estis konstruita en 1264. Dum la kontraŭturkaj bataloj ĝi ruiniĝis, tiutempe en la vilaĝo vivis luteranoj, kalvinanoj kaj katolikoj. Ili kune rekonstruis la preĝejon, sed iom restis partoj el la romaniko. La 3 eklezioj uzis la preĝejon kune, sed ekde 1605 nur la luteranoj profitis ĝin. Inter 1774-1794 la konstruaĵo estis renovigita laŭ baroko, samtempe pligrandigita. La unua orgeno estis farita en 1833, kiun anstataŭas la pli moderna el 2014. En 1957 la kirko renoviĝis. En la 1980-aj jaroj arkeologoj esploris la konstruaĵon. Ili trovis detruitan kripton sub la turo, interne restaĵon (nur 15%) de skulptaĵo el la 15-a jarcento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo en pli alta loko. Antaŭe la katolika preĝejo etendiĝas. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. La absido estas simpla daŭro de la navo, do la larĝo kaj alto ne diferencas de la navo. Ankaŭ la navo havas enirejon. Interne la mebloj estis faritaj el la 18-a jarcento. Interne ĉe la turo estas galerio el brikoj, ĉe la najbaraj flankoj el lignoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.