Kaabo
La Kaaba (arabe الكعبة al-kaʿbah, IFA: /kaʕba/), la plej sankta loko de la islama mondo, estas granda nigra kvadrata konstruaĵo kiu estis la ĉefa sanktejo de Mekao kaj la celo de la islama pilgramado de la haĝo. Eĉ antaŭ Mohameto kaj la fondiĝo de islamo, la Kaaba estis sanktejo, kvankam sanktejo idolkulta, ĉirkaŭita de 360 idoloj (kiujn la armeo de Mohameto detruis). La pilgrimado al la Kaaba ankaŭ estis antaŭ-islama.
En Kaaba estas la Hajar Al-Aswad, kiu, laŭ Mohameto, falis el la ĉielo en la tempo de Adamo.
Vidu ankaŭ
Kaaba