Kalvinana preĝejo (Lajosmizse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Lajosmizse
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lajosmizse
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Arkitektura priskribo
Konstruado 1902
Specifo
Enhaveco 250 sidlokoj, 100 starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso H-6050 Lajosmizse, Dózsa György út 18.
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (ekde 2008) en Hungario, en urbo Lajosmizse.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj en tiu areo ekzistis 2 vilaĝoj, sed en la 18-a jarcento ili senhomiĝis. La rehomiĝo okazis ekde 1820, precipe katolikaj jasoj alvenis, sed minoritate ankaŭ kalvinanoj el la proksimaj urboj. En fino de la 19-a jarcento la kalvinanoj havis preĝdomon kaj propran lernejon. Ili konstruis pli novan paroĥon en 1890, poste kirkon en 1902. La orgeno estis kreita en 1914. La kirko estis renovigita en 2002 kaj 2019.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo troviĝas tra la turo, kie 2 sonoriloj loĝas. Super la enirejo malgranda ronda fenestro estas videbla, pli supre jam 2 pli grandaj longaj fenestroj. Sur la fasado ankaŭ po 2 fenestroj troviĝas. La turpinto estas barokeca bulboforma.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.