Kalvinana preĝejo (Martfű)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Martfű
Kalvinana preĝejo en Martfű (kun ruĝa tegmento)
Kalvinana preĝejo en Martfű (kun ruĝa tegmento)
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Martfű
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Dato de konsekro 1996
Konsekrinto Elemér Kocsis (episkopo)
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ernő Kálmán
Konstruado 19911996
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala moderna konstruaĵo en urbo Martfű (Hungario), en la ĉefplaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Martfű longe estis nur vilaĝeto sen sakrala konstruaĵo. La loĝantoj eklezie apartenis al la najbara Tiszaföldvár. Jam antaŭ la socialismo venis industrio, sed komence la laboristoj venis el la proksimaj komunumoj. Baldaŭ jam oni komencis loĝi ankaŭ apud la fabriko. En 1989 Martfű urbiĝis kaj tiutempe finiĝis la socialismo. La nova urbo konstruis imponan urbodomon kaj donis liberajn lokojn por katolikaj kaj kalvinanaj kirkoj. La kalvinana estis konstruita inter 1991-1996. Intertempe en 1993 oni fondis kalvinanan grupon, en 1994 jam ekfunkciis la komuna halo. Apude estis preta la urnaro (komprenu: tombejeto) en 1998, fine la pastra loĝejo en 2000. Post la oficiala konsekro la loko estis levita al paroĥo. En 2021 la hejtado estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kalvinana kirko kun la Preĝejo Sankta Tomaso (Martfű) kaj la urbodomo estas triopa vidindaĵo de la urbo. Fasado de la kalvinana preĝejo estas simetria, meze enireja porĉo reliefas, el kiu turo altiĝas. Pinto de la svelta turo estas 2 manoj tenantaj meze unusolan sonorilon. La ĉefnavo havas pli longan krucnavon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.