Martfű
El Vikipedio
Martfű estas hungara urbo en meza Hungario, ĉe maldekstra bordo de Tiso, tute apud urbo Tiszaföldvár.
La urbonomo signifas hungare mordita herbo, ĉar ĉi tie la kampo estis malprofitdona, la paŝtejo aspektis, kvazaŭ ia granda besto formordus la herbon. Tial la tereno ne havas historion. Ĉi tie konstruiĝis vagonaro kaj vojo ĉe la bordo Tiso. Inter la Mondomilitoj ĉeha ŝufabriko Bata fondis filion, ĉar la trafiko, liverado estis bona, en la regiono estis superflua laborforto. Dum la socialisma erao la vilaĝo ricevis ankaŭ biero- kaj oleo-fabrikojn, krome oni trovis kuracakvon. La eta vilaĝo iĝis urbo.
Areo: 23 km2.
Loĝantaro: 7300.
Poŝta kodo: 5436.
Vidindaĵoj [redakti]
- Kulturdomo kun biblioteko
- muzeo pri ŝufabriko
- urbodomo de 1996
- moderna romkatolika preĝejo de 1996
- kalvinana preĝejo de 1996
- skulptaĵo pri Stefano la 1-a (Hungario)
- monumento nomata tempopordo de 2000
- monumento pri la liberecbatalo
- termala banejo kun kampadejo
