Kamadevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kamadeva)
Kamadevo
hindua dio
Informoj
Sekso vira
Edzo/Edzino Rati
vdr

Kamadevo[1] (sanskrite कामदेवsanskrite काम) aŭ Madano[2] (sanskrite मदन) estas la Hindua dio de homa amo[3] aŭ deziro, ofte portretita kun sia kunulino Rati. Kelkaj rakontoj ankaŭ referencas Pradjumna, la filo de Kriŝna, kiel reenkarniĝo de Kamadevo.[3]

Kamadevo (maldekstre) kun Rati ĉe la templomuro de la Templo Ĉennakeŝava, Belur.

En Hinduismo, kāma estas plezura, seksa amo, personigita de la dio Kamadevo. Por multaj Hinduismaj skoloj, ĝi estas la tria fino de (Kama) la vivo. Kamadevo estas ofte priskribita tenanta arkon de sukerkano kaj sagon de floroj. Li povas rajdi sur granda papago. Li estas kutime akompanata de sia kunulino Rati kaj de sia kompano Vasanta, senjoro de printempo. Ŝtonaj bildoj de Kamadevo kaj Rati povas esti vidataj ĉe la pordo de la Templo Ĉennakeŝava ĉe Belur, en Karnatako, Barato. Maara estas alia nomo por kāma.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ NPIV: Kamadev/o
  2. laŭ NPIV: Madan/o
  3. 3,0 3,1 Sanford, A.W. (2005). “Shifting the Center: Yak&sdotu; as on the Margins of Contemporary Practice”, Journal of the American Academy of Religion 73 (1), p. 89–110. doi:10.1093/jaarel/lfi005.