Kamut
Kamut estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Békés (urbo). La slava vorto signifas ŝtona.
Bazaj informoj
- Areo: 61 km²
- Loĝantaro: 1160
- Poŝtkodo: 5673
- Telefonprefikso: 66
Geografio
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Mezőberény troviĝas 9, Békés (urbo) 12, Békéscsaba 14, Budapeŝto 193 km-ojn.
Historio
Dum la historio troviĝis tie 3 vilaĝoj: Gyúr (djUr), Malgranda Kamut kaj Granda Kamut. La lasta estis eĉ departementejo inter 1517-1552. Ili senhomiĝis dum la turkoj fine de la 16-a jarcento. Poste nur farmoj formiĝis. En 1949 la vilaĝo renaskiĝis laŭ simpla nomo Kamut. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, preĝejo, poŝto, kuracejo, bestkuracejo, familihelpa servo.