Békés (urbo)
El Vikipedio
Békés (bEkEŝ) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés kies iama departementejo estis, en subregiono Békés, kies centro estas.
- Areo: 127 km²
- Loĝantaro: 21500
- Poŝtkodo: 5630
- Telefonprefikso: 66
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Duobla Körös, en ambaŭ bordoj de kanalo Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Budapeŝto. Inter 1883-2007 funkciis fervojo.
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, de keltoj, skitoj, avaroj kaj hunoj. Inter 11-a - 15-a j.c.oj Békés estis departementejo, ekde 1404 kampurbo. La turkoj okupis la urbeton en 1566, kiu senhomiĝis fine de la erao. Ĝi iĝis grandvilaĝo en 1872, en 1972 urbo. En la urbo 2 mezlernejoj kaj 3 bazlernejoj funkcias. Estas menciinda la elstara vira manpilka teamo.
Vidindaĵoj [redakti]
- Preĝejo de Sankta Triunuo (Békés)
- kalvinana preĝejo
- sinagogo
- preĝdomo de baptistoj
