István B. Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István B. Szabó
Persona informo
B. Szabó István
Naskiĝo 28-an de marto 1893 (1893-03-28)
en Békés
Morto 28-an de decembro 1976 (1976-12-28) (83-jaraĝa)
en Békés
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István B. Szabó [iŝtvAn bE sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo B. Szabó István estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

István B. Szabó [1] naskiĝis la 28-an de marto 1893 en Békés (urbo). Li mortis la 28-an de decembro 1976 en Békés.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István B. Szabó frekventis gimnazion, poste li eklaboris en la familia bieno. Li batalis en la 1-a mondmilito, li militkaptitiĝis en Przemyśl. En 1919 li hejmenvenis, post jaroj li komencis politikadi. Li partoprenis en fondo de Etbienula Partio, li estis vilaĝestro inter 1931 kaj 1934. Li estis elektita parlamenta deputito en 1939, kiun li tenis ĝis 1947. Li devis kaŝiĝi dum la mazia erao en 1944. En 1946 li estis subministro, poste vicĉefministro en Kabineto Ferenc Nagy. Li forlasis la politikon, eĉ la agrikulturon en 1947, poste li laboris en la industrio. Dum la Hungara revolucio de 1956 li denove estis vicĉefministro, tial li estis kondamnita je 3 jaroj. Li liberiĝis pro amnestio en 1959, poste li estis simpla laboristo ĝis la pensiuliĝo en 1965.

Fontoj[redakti | redakti fonton]