Kapellen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapellen
komunumo
Centro
Lando Belgio Belgio
Regiono Flandra Komunumo de Belgujo
provinco Antverpeno
Koordinatoj 51° 18′ 00″ N 04° 25′ 00″ O / 51.30000 °N, 4.41667 °O / 51.30000; 4.41667 (mapo)
Areo 37,45 km² (3 745 ha)
Loĝantaro 26 427 (01.01.2010)
Denseco 705,66 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 2950
Situo enkadre de Belgujo
Situo enkadre de Belgujo
Situo enkadre de Belgujo
Mapo de la municipoj en la provinco Antverpeno ruĝa areo estas la ĉitema municipo
Mapo de la municipoj en la provinco Antverpeno
ruĝa areo estas la ĉitema municipo
Mapo de la municipoj en la provinco Antverpeno
ruĝa areo estas la ĉitema municipo
Vikimedia Komunejo: Kapellen
Retpaĝo: www.kapellen.be

Kapellen (nederlande: [kaPELen]) estas loko kaj municipo en la belga provinco Antverpeno. La municipo troviĝas en Kampino, en la nordokcidenta parto de la provinco. Kapellen nombras pli ol 26 000 loĝantojn kaj ampleksas plurajn kvartalojn, i.a. Kapellen Centron, parton de Putte, Kapellenbos, Hoogboom kaj Zilverenhoek. La municipo havas rezidan karakteron kun vilaoparkoj, ekskluzivaj vilaoj kaj diversaj belaj kasteloj.

Kapellen estas ĉefloko de la elekta kantono kaj de la jura kantono Kapellen.

Historio

La vivkomunumoj kiuj nuntempe estas partoj de la municipo Kapellen, datiĝas jam de la 13a jarcento. Hoogboom (laŭvorte: Alta arbo) ni retrovas kiel Hobonia en dokumentoj de 1267. Hoghescote (signifas: loko sur altaĵo, t.e. kiu ne inundiĝas[1]), la nuntempa centro, sekvas dek jarojn poste same kiel Ertbrand, aŭ la nuntempa Putte. La kvartalo Zilverhoek (laŭvorte: Arĝenta kvartalo), nur ekde 1983 ĉe Kapellen, unuafoje aperas nur en 1844 je katastroplano.

Ekde la origino Kapellen dependis de la feŭdo Ekeren. Depost la 13a jarcento la partoj de la teritorio regule interŝanĝis siajn proprietulojn. Fine en 1714 la tuta feŭdo venis sub la regado de unu familio, tiu de la Sinjoroj de Salm-Salm. Dum la franca okupado, Kapellen en 1795 iĝis parto de Stabroek. En 1800 ĝi fariĝis sendependa municipo. Ekde tiu momento ĉiam pli da kvartaloj de Ekeren, Hoevenen kaj Stabroek estis aligitaj al la teritorio de Kapellen. La nuntempaj municipaj limoj estas fiksaj ekde 1983 kiam la tiamaj kvartaloj de Ekeren, Hoogboom kaj Zilverenhoek estis transdonitaj al Kapellen.

Evoluo de la nombro de loĝantoj

19a jarcento

Jaro 1806 1816 1830 1846 1856 1866 1876 1880 1890
Loĝant-nombro 913 903 1445 2504 2453 2760 3031 3061 3489
Rimarko:rezultoj loĝant-nombradoj je 31 decembro

20a jarcento ĝis la rearanĝado de la municipoj

Jaro 1900 1910 1920 1930 1947 1961 1970 1980 1982
Loĝant-nombro 4072 5282 6291 7926 9680 11.474 13.352 14.304 14.648
Rimarko:rezultoj loĝant-nombradoj je 31 decembro ĝis 1970 + 1980-01-01 + 1982-12-31 inkluzive

Post la municipa rearanĝado

Jaro 1983 1985 1990 1995 2000 2005 2006 2007 2009 2010 2011
Loĝant-nombro 22.471 22.549 23.977 25.290 25.671 25.975 25.948 26.104 26.410 26.423 26.434
Rimarko:Loĝant-nombro je 01 januaro - Fonto:NIS + municipo Kapellen (2010 + 2011)

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Wauters, V.E. 2001, 33/3 p.98

Bibliografio

  • nederlande Balbaert, Roger 2003 : Het eigendomsrecht over de pastorij van de Sint Jacobusparochie. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 35/4, 113-117 & 36/1, 27-35.
  • nederlande Balbaert, Roger 2012 : Aanhechting Hoogboom en Zilverenhoek bij Kapellen. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 44/4, 11-22.
  • nederlande Ingelbrecht, Jan 2012 : Een Duitse bunkerlinie uit 1917. 't Bruggeske, Hogescote V.Z.W., 44/3, 17-29.
  • nederlande Vanummissen, J. 2001 : De grensgemeente Putte en wat meer over grenspalen. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 33/2, 56-60.
  • nederlande Van Osta, Ward 1987 : Betekenis van de naam Hoogboom. Breesgata, 10, 41-44.
  • nederlande Wauters, V.E. 2001 : De plaatsnamen Witven, Ettenhoven, en Hogeschoot in verband met de vroegste geschiedenis van de Heerlijkheid Ekeren. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 33/2, 45-55 & 33/3, 87-100.

Eksteraj ligiloj