Kapelo Sankta Jakobo (Sopron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Jakobo
Kapelo Sankta Jakobo en Sopron
Kapelo Sankta Jakobo en Sopron
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Dato de konsekro 1674
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Kapelo Sankta Jakobo estas romkatolika historia monumento en Hungario, Sopron, apud Preĝejo Sankta Mikaelo (Sopron). Ĝi estas signifa ekzemplo pri trapaso inter romaniko kaj gotiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la menciita Preĝejo Sankta Mikaelo dum la mezepoko tombejo etendiĝis, kiu estis ĉirkaŭita per ŝtona muro. Pro tiu muro la tombejo ne povis esti pli granda, iam ĝi estis plena de tomboj. Por solvi la problemon oni konstruis tiu ĉi kapelon en la 13-a jarcento, kie la pli malnovaj ostoj povis kuŝi digne. La unua mencio pri la kapelo okazis en 1382. Inter 1608-1674 la luteranoj uzis la kapelon kune kun la apuda preĝejo, poste la katolikoj. Tamen dufoje okazis, ke oni profitis la kapelon profana deponejo. Intertempe en 1748 la konstruaĵo estis renovigita. En la jaroj 1885 kaj 1886 filoj de Ferenc Storno restaŭris la kapelon. En 1960 ĝi estis renovigita. Nuntempe ĝi estas funebra domo, tial nevizitebla interne.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo staras sola en la tombejo, tamen proksime al la preĝejo. La kapelo havas du partojn: la navo estas oklatero, al tio aliĝas trilatera sanktejo. La enirejo troviĝas en mezo de la navo, kelkaj ŝtupoj kuras al la pordo. Super la enirejo estas romanika reliefo pri vivoarbo kun du drakoj. Kontraŭ la enirejo situas la unusola fenestro, sed la sanktejo havas 3 malgrandajn fenestrojn. En nivelo de la kelo la ronda kripto troviĝas, kiu ne havas ŝtuparejon, nur aperturon, kie oni ĵetis la ostojn malsupren. En la internaj muroj oni faris sidniĉojn. Origine la internaj muroj estis kovritaj per freskoj, la nuntempaj freskoj estis pentritaj dum la menciita restaŭrado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La kapelo, fone la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.