Kapelo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Alsóújlak)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Alsóújlak
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Longo 7,5 m (interne); 13 m (ekstere, el tio la absido 3,5 m)
Larĝo 5,5 m (interne)
Konstrumaterialo masonita el ŝtonoj (ofte el bazaltoj)
Ligiloj
vdr

Kapelo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Alsóújlak.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologoj tiu ĉi kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. La unua mencio okazis en 1465. Dum la kontraŭturkaj bataloj (precipe en 1685) la vilaĝo senhomiĝis. La vilaĝanoj revenis en 1687, sed al pli nova loko. Ili konstruis pli novan preĝejon en la nova loko. Laŭ priskribo en 1698 la malnova kirko situas en arbaro kaj jam mankas muro de la tombejo. La pli nova priskribo en 1733 ĝi estas ruina, la pli nova priskribo en 1758 jam mencias nur la novan preĝejon, sed en 1786 ĝi jam estis renovigita. Ankaŭ Flóris Ferenc Rómer vizitis la kapelon. En la 19-a jarcento oni konstruis firstotureton. Arkeologoj esploris la kapelon en 1994, post 3 jaroj ĝi estis restaŭrita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo situas sola en la malnova tombejo ekster la vilaĝo sur malalta monteto. Ekster la kapelo la tomboŝtonoj ankaŭ nun estas videblaj. En mezo de la fasado estas la enirejo, pli supre estas tre malgranda fenestro. La absido estas duonronda kaj nur iomete pli mallarĝa, ol la navo. La renesanca altaro estis farita en 1635 kun ligna statuo pri Sankta Maria, la ligna galerio en la 1700-aj jaroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]