Kapsulo (frukto)
Kapsulo (latine capsula) estas malfermiĝa seka frukto, kiu enhavas ĝenerale multege da semetoj. Kapsulo evoluas el karpelaro kuniĝanta (ĉiuj la karpeloj estas algluitaj) unu aŭ plurajn kavojn. Kiel ĉiuj sekaj fruktoj ĝi spontane malfermiĝas, kiam ĝi estas seka.
Laŭ la malfermiĝo oni distingas plurajn specojn de kapsuloj:
- kun liniaj malfermiĝoj: tabako, genciano, ktp.
- kun lokaj malfermiĝoj: tulipo, lilio, violo, ktp.
- kun pintaj malfermiĝoj: dianto, papaveto, ktp.
- piksido, kun ĉirkaŭa malfermiĝo: anagalo, ktp.
- silikvo, dukarpela, duĉambra kapsulo, en kiuj la placentoj estas lokitaj sur meza, disiga vando, kiu restas post la defalo de la du valvoj (ĉefe ĉe la brasikacoj): brasiko, kolzo, ktp.
- silikveto, silikvo kiuj estas preskaŭ tiel larĝaj kiel longaj: lunario, ktp.
Kelkfoje la kapsulo ekmalfermiĝas, dissendante subite la semojn for: violo, impatiento, ktp.
|