Karela lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Areo en kiu la karela lingvo estis parolata ĉ. en jaro 1930.

Karela lingvo estas lingvo de kareloj. La karela estas parolata en Ruslando kaj en Finnlando.

En Ruslando la karela estas parolata plejparte en Respubliko Karelio, sed ankaŭ en Tverja provinco (tverjaj kareloj), Leningrada provinco, Novgoroda provinco kaj Murmanska provinco.

Laŭ ruslanda popolnombrado en 2002 la karelan scipovis 52.880 personoj (kiel gepatran aŭ kiel duan lingvon).

En respubliko Karelio la karelan parolis 35.086 personoj. El etnaj kareloj la karelan parolis 48,4%.