Karikacoj
Karikacedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nematuraj fruktoj ĉe papajujo Carica papaya
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genera
| ||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Karikacedoj (latine Caricaceae) estas neotropika kaj afrotropika familio de plantoj el la ordo Brasikaloj, kiuj kreskas nature en tropikaj regionoj de Centra kaj Sudameriko kaj Afriko. La plantoj de tiu familio estas mallongavivaj arbustoj aŭ arbetoj inter 5 kaj 10m altaj kaj iliaj fruktoj estas ofte manĝeblaj. La familio Karikacedoj enhavas kvin genrojn kaj proksimume 31 speciojn:
- Carica – unu specio Carica papaya (Papajo), Amerikoj
- Cylicomorpha – du specioj, Afriko
- Jacaratia – kvin specioj, Amerikoj
- Jarilla (genro) – tri specioj, Amerikoj
- Vasconcellea – dudek specioj, Amerikoj
Referencoj
- Características da família Caricaceae
- Conservação e uso do germoplasma de mamoeiro na Embrapa
- Germplasm Resources Information Network: Caricaceae